Esperanta Civito

Saluto de KCE por Gacond 80-jara


Ni estas ĉi tie hodiaŭ [26 aŭgusto 2011] nome de Kultura Centro Esperantista por honori nian festaton, sinjoron Claude Gacond.

Kio estis Claude Gacond por KCE? Li estas unu el la tri ankoraŭ vivantaj kunfondintoj, fakte la sola kiu ĉeestas en la salono.

Sed Gacond estas pli ol unu el la fondintoj de KCE: li estis ĝia sekretario kaj, post la alveno de Perla Martinelli en 1978, ĝia direktoro. Tio de 1969 ĝis 1991, kiam la tiama estraro de la kulturcentro, prezidata de Mireille Grosjean, liberigis lin el la funkcio. Li tamen restis ankoraŭ dum tri jaroj membro de la KCE-komitato, kaj post ne reelekto en 1994 li ne plu havis funkciojn en la kulturcentro. Dum la lastaj dek sep jaroj li foje kontribuis kiel instruisto kaj kiel partoprenanto en la diversaj aranĝoj de KCE, kaj ankaŭ donis financan helpon okaze de la rekonstruo de la ĝardena muro en 2005.

Dum la dudek kvin jaroj en kiuj li estis komitatano de KCE, li aktivis en la instrua kaj en la administra fakoj. En instruado li precipe okupiĝis pri komencantoj, kvankam li havas ankaŭ bonan esperantologian kompetenton kaj certe ne mankis liaj kontribuoj en pli altnivelaj kursoj, ambaŭkaze kun plena sukceso.

Malpli sukcesa li estis en la administra fako, sed tio koncernis specife ne tiom KCE kiom Gastejon Gastejo Edmond Privat. Tiu fondumo ĉesis ekzisti en la jaro 2000, post la vendo de ĉiuj domoj al ĝi apartenantaj, el kiuj unu bonŝance povis esti aĉetita de Kultura Centro Esperantista, kiu daŭre ekzistas kaj sindone aktivas por la Esperanto-kulturo.

Kultura Centro Esperantista gratulas pro la 80-jariĝo de s-ro Claude Gacond kaj deziras al li longan vivon!

[HeKo 491 4-B, 8 sep 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0172 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0482 s s 
  Total: 0.0654 s s