Esperanta Civito

PEN-mondkongreso en Belgrado, lasta tago

Sub titolo "Literaturo – la mondlingvo" en Belgrado ĵus finiĝis la 77a Internacia PEN-Kongreso, kun la partopreno de 83 PEN-centroj. La esperanto-literaturon reprezentis c-ano Zlatoje Martinov, oficiala delegito, kun la asisto de d-ino Chiara Macconi, gaĝino kunlaboranta kun la esperanta popolo.

Laŭ la vortoj de la internacia PEN-prezidanto, John Ralston Saul (edzo de la eksa vicreĝino de Kanado), du gravaj eventoj simbolis la klopodojn de PEN Internacia ĉi-jare. Mario Vargas Llosa ricevis la Nobel-premion por literaturo kaj Liu Xiaobo, fondinto de la sendependa Ĉina PEN, ricevis la Nobel-premion por paco. La unua estas granda novelisto, la dua eseisto kaj pacbatalanto. Ili ambaŭ estas advokatoj de libero kaj grandaj luktantoj por demokratio kaj liberaj pensesprimoj. Je tia fundamento certe kuŝas la ĉefa PEN-ideo. Tial "Liberigu la vorton" fariĝis la moto de la kongresa literatura festivalo.

Konforme al tio en multaj diskutoj oni substrekis la kontentecon ke la plejmulto da PEN-anoj ludas la gravan rolon en la ne antaŭlongaj publikaj eventoj: unuavice en la jasmenaj revolucioj ĉe la Mediteraneo, kaj en Meksiko, kie niaj verkistoj per sia vorto serioze influis la okazaĵojn. Oni forte subtenis la liberigon de la popoloj en diversaj islamaj ŝtatoj, kaj same forte kondamnis la mortigojn de verkistoj kaj ĵurnalistoj en Meksiko dum lastaj monatoj.

La belgrada kongreso ratifis la ideojn el la Ĝirona Manifesto pri bezono protekti la t.n. "malgrandajn" literaturojn, lingvojn kaj kulturojn. Kio novas, tio estas la diskutoj kaj polemikoj koncerne la temon. La reprezentantoj de la t.n. "grandaj" lingvoj kaj literaturoj ne atakis tiel akre la ideon protekti kaj helpi la evoluon de la malgrandaj kulturoj kaj la tribaj afrikaj lingvoj, kiel antaŭe okazadis. Nur la germana delegito kontraŭstaris la ideon, rekomendante la anglan, germanan kaj eĉ la rusan lingvon kiel taŭgajn por flua kaj senĝena komunikado.

La rusa delegito ne nur subtenis la ideon, sed aparte aldonis ke "ekzemple, la rusa bedaŭrinde ne estas oficiala lingvo en la belgrada kongreso, oficialaj estas la serba, la angla, la franca kaj la hispana, sed la rusan lingvon parolas kaj almenaŭ komprenas ĉiuj slavaj landoj" (?!). La rusa povus, do, helpi la komunikadon en la tuta slava regiono. Ke tio ne estas vero intervenis c-ano Martinov, emfazante ke kiel serbo li ne parolas kaj tro malmulte komprenas la rusan lingvon, ĉar dum sia edukado li lernis nur la anglan kaj kompreneble esperanton. Interese, la serbaj PEN-anoj ne komentis la alparolon de la rusa delgito!

Aparte interesaj estis prelegoj koncerne la regionajn programojn de PEN-kunlaboro en Afriko (ili komenciĝis en 2007), Latinameriko (en 2008), Azio kaj Pacifika regiono (en 2009).

Legu pli en "Literatura Foiro"

[HeKo 491 6-B, 18 sep 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0418 s s 
  Total: 0.0554 s s