Esperanta Civito

Laika, progresema kaj plurfaceta

La KoKuSo (Komitato Kunordiga kaj Subtena) de la Verda Listo sukcesis ankaŭ ĉi-foje kunmeti dek naŭ nomojn por dek naŭ senataj postenoj, precipe danke al la enketado de sen. Perla Martinelli, kiu mem ne plu sidos en la Senato, post du fruktodonaj mandatoj.

"Kun miaj kolegoj Bertil Nilsson kaj Walter Zelazny, sed ankaŭ en strikta kontakto kun la eliranta Konsulo kaj la ĉefkandidatino, mi intense laboris precipe dum la lastaj tagoj, liverante liston kiu kombinas la diversajn matricojn de la Nova Maldekstro: laika, progresema, ekologia, feminisma, mondcivitana, turnita al kaj ekster Eŭropo" komentarias sen. Martinelli.

La feminisman komponanton pli ol la nombro da virinoj (nur kvarono en la listo) atestas la ĉefkandidateco de sen. Marie-France Conde Rey, prezidanto de Feminisma Esperanta Movado.

Politike rimarkindaj estas ankaŭ la alesto de afrikanoj, inkluzive de la kanceliero aŭ ĉefministro de la Kabinda Respubliko (Joël Batila) kaj de eksa kabinetestro de la nuna burundia prezidento (Martin Mbazumutima) kaj de homoj engaĝitaj en diversaj kooperadaj projektoj; la alesto de aktivuloj mondialisma (Bernard Henry), framasona kaj Mazzini-ana (Paolo Penacchio), animalisma (Jarl Hammarberg), kaj de la transnacia radikala partio (Marco Cattaneo).

Notindaj estas la partoprenoj de persono el fama meksika esperantista familio (Margarita Nájera) kaj unuafoje de japana civitano. Krom tiu de FEM, alies prezidantoj fortigas la liston: tiu de LF-koop (Marc Hiltbrand), tiu de Esperanta Naturamikaro (Julio Herrero), tiu de la skolta movado (Nico Grisafi). El Eŭropo ĉeestas kaj la slava (polo kaj bulgaro), kaj la ĝermana (svedoj) kaj la latinida elementoj (francoj, italoj, hispano, romando).

[HeKo 491 9-C, 29 sep 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0560 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0440 s s 
  Total: 0.1000 s s