Esperanta Civito

Akurate aperis la oktobra numero de LF (253)

Tre riĉa enhavo de la oktobra numero 253 de la revuo “Literatura Foiro”. Originala literaturo: poemoj de Giorgio Silfer, Boguslaw Sobol kaj Dimitrije Janiĉiĉ, rakontoj de Barry Friedman kaj Etel Zavadlav. Julian Modest recenzas la hajko-libron “Rudimentaj momentoj” de Lilia Nikolova. Leen Deij kaj “Literatura Foiro”: kompleta bibliografio de liaj poemoj kaj artikoloj publikigitaj en la revuo.

Giorgio Silfer proponas sian kontribuon okaze de la Kongreso de Eŭropaj Verkistoj (Finnlando, majo 2011) dediĉita al la temo “Malnovaj kaj novaj cenzuroj”.

Tradukarto: nova versio de “Cikado kaj formiko” farita de Jean-Luc Tortel. Nikola Uzunov recenzas “Karesa fantazio” de Ĉestmir Vidman (tradukis Jaroslav Krolupper, Jirí Patera kaj Margit Turková).

Balkan-regione: “Krei librodiversecon: la defio tradukadi” – prelego de Marina Katniĉ-Bakarŝiĉ el la 43a internacia PEN-konferenco en Bled, 2011 (tradukis Donald Broadribb); pri la ĵus okazinta monda PEN-kongreso en Belgrado raportas Zlatoje Martinov; specimenoj el la klasikuloj de la balkana literaturo: Vojislav Iliĉ (tradukis Boriŝa Miliĉeviĉ) kaj Ion Luca Caragiale (tradukis Nicoleta Mendrea).

Armando Zecchin eseas pri teologio laŭ Harry Potter.

Kulturpolitiko: Giorgio Silfer respondas al la demando "Kiel fartas Esperantio post la unua jardeko de la Esperanta Civito, 2001-2011?".

La revuo informas pri la dua Simpozio pri homaranismo kaj pri la asembleo de la Esperanta PEN-Centro.

En la oktobra numero aperas “Ornamo kaj krimo” (1908) de Adolf Loos (tradukis Horst Vogt), konsiderata kiel arta manifesto.

Mariana Evlogieva prezentas la kompaktdiskon “duonvoche… tutkore” de Emanuele Rover.

Kaj la sepa arto, kompreneble. La numero proponas interesan trarigardon de la diktatoroj-protagonistoj en filmoj de Charlie Chaplin, Woody Allen, Roberto Benigni, Quentin Tarantino, Federico Fellini, Bruno Ganz, Andrew Niccol, Brian De Palma.

Tre interesa enhavo, ĉu ne? Bona okazo por jam nun rearanĝi la abonon al “Literatura Foiro”: ankaŭ por 2012 ĝi kostos 54,- svisajn frankojn. Krome, la abonantoj en la eŭrolandoj (kie ĝi kostos 44,- eŭrojn) ricevos donace libron eldonitan de LF-koop.

En 2011 la koloraj kovriloj de LF temas pri arboj formantaj belegajn naturajn pejzaĝojn, okaze de la proklamita Internacia Jaro de Arboj.
La revuon “Literatura Foiro” posedas, eldonas kaj administras LF-koop; ĝi estas ankaŭ la organo de Esperanta PEN-Centro kaj parolilo de la Lingva Komitato de Esperantio. Ĉefredaktoro: Ljubomir Trifonchovski. Grafiko: Perla Martinelli. Perantoj en 37 landoj. Rabato por Esperantaj Civitanoj en pli ol 50 landoj. Provekzemplero estas mendebla senpage ĉe Kooperativo de Literatura Foiro, CP 928, CH-2301 La Chau x-de-Fonds, Svislando; rete <lf-koop ĉe esperantio.net> aŭ ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 493 3-B, 17 okt 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0181 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0453 s s 
  Total: 0.0635 s s