Esperanta Civito

LF-koop revolucias la rabatsistemon


Ekde morgaŭ, kadre de la Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko (ISEB), kaj ĝis la venontjara ISEB, la eldonejo Kooperativo de Literatura Foiro eksperimente revolucias la rabatsistemon en Esperantio, rilate al siaj propraj varoj neperiodaj (libroj, diskoj, kasedoj, filmoj).

"Revolucio" estas oportuna metaforo, ĉar LF-koop imitos la kutimon en Meksiko, kie eldonistoj vendas al la librejoj je preskaŭ duona prezo eĉ unu solan ekzempleron, en kazo de mendo.

Nature, necesas esti agnoskita de LF-koop kiel librejo: ekzemple, en Svislando nur unu libroservo estas agnoskita -- Kultura Centro Esperantista. Agnoskitaj de LF-koop estas ĉiuj libroservoj en la peranta listo de "Literatura Foiro": FEL (Belgio), BEL (Brazilo), UFE (Francio), Schwanzer (Germanio), Serrano (Hispanio), IEF kaj Orbis Pictus (Italio), JEI (Japanio), Centro de Esperanto Sabadell (Katalunio), UEA (Nederlando), Esperantoforlaget (Norvegio), Sezonoj (Ruslando), SEF (Svedio), KCE (Svislando), Esperanto-USA (Usono). La sama klaŭzo tuj aplikiĝus al ĉiu establo aliĝinta al la Pakto kiu dezirus starigi libroservon. Eblas eniri ĉi tiun privilegian liston, petante tion ĉe LF-koop mem; eblas ankaŭ eliri aŭtomate de ĉi tiu privilegia listo, se dum la venontaj dek du monatoj la koncerna libroservo mendus neniun el la neperiodaj varoj de LF-koop.

Ekde morgaŭ la rabato por la agnoskitaj librejoj (do en la privilegia listo) estas 40% el la vendoprezo al individua kliento. Se KCE mendus unu ekzempleron de "Paŝoj al plena posedo" ĝi pagus nur 14,40 CHF, anstataŭ 16,00 kiel ĝis hodiaŭ (tamen mendinte almenaŭ tri ekzemplerojn). Por mendo de minimume kvin ekzempleroj la rabato estas 50%: tiukaze unu ekzemplero de "Paŝoj" kostus nur 12,00 CHF.

Restas kiel aparte pagendaj la liverkostoj, kiuj egalas al minimume 10% de la vendoprezo al individuo. La sama suplemento estis praktikata ĝis nun, akre ronĝante la ĝisnunajn rabatojn.

Kaj la tradicia revendista rabato (unu triono de la prezo, por minimume tri ekzempleroj, plus la liverkosto) daŭre estos aplikata por la revendistoj ekster la privilegia listo.

[HeKo 493 5-B, 21 okt 11]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0156 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0504 s s 
  Total: 0.0660 s s