Esperanta Civito

PEN Internacia ploras pro la meksikaj falintoj


Okaze de la Tago de la Mortintoj, PEN Internacia lanĉas kampanjon por altiri la atenton de la publiko al la terura perforto kun hide vunda senpuneco trafanta ĵurnalistojn kaj verkistojn en Meksiko. La celo estas mobilizi la premon al la meksikaj aŭtoritatoj por ke tiuj murdoj kaj malaperigoj ĉesu. La 2an de novembro 2011 la membroj de PEN memoros tra la tuta mondo la meksikajn gekolegojn, celebrante la tradician feston laŭ la maniero de la meksikanoj: konstruante altaron, ornamitan per kandeloj, floroj, fruktoj, incenso kaj la fotoj de la mortintoj, por ke ili ne estu forgesitaj.

De post kiam prezidento Calderon, en 2006, komencis sian kampanjon kontraŭ la narkotistaj karteloj, spiralo de perforto, kiu lasis 40.000 kadavrojn sur la tereno, envolvis tridek kvin verkistojn kaj ĵurnalistojn murditajn kaj ok malaperigitajn. Minacoj, perfortoj, cenzuroj kondukis ankaŭ al kazoj de ekzilo. Ĉi tiuj sangaj kaj makabraj krimoj okazas en ŝtatoj kie forta estas la organizita krimularo kaj ankaŭ la lukto inter narkototrafikantoj, armeo, lokaj politikistoj, sekurfortoj kaj koruptitaj administrantoj: Meksiko iĝis la plej danĝera loko por ĵurnalisto en la tuta Ameriko kaj en la mondo.

Malgraŭ naciaj kaj internaciaj premoj, la plejmulto el tiuj murdoj kaj malaperigoj estas senpunaj kaj senprocesaj, tiel kreante etoson de timo. PEN Internacia opinias ke tiuj krimoj estas faritaj kontraŭ kuraĝaj voĉoj, levitaj por denunci korupton, komplicecon, perfortojn.

Ni memoras naŭ verkistojn kaj ĵurnalistojn murditajn kaj unu malaperigitan inter januaro kaj septembro 2011, inkluzive de kvar virinoj: Susana Chavez Castillo, konata poetino aktiva pri la murditinoj de Ciudad Juarez, kies korpo strangolita kaj mutilita estis tie trovita; Ana María Marcela Yarce Viveros kaj Rocio González Trapaga, kaperitaj en Meksikurbo, kies korpoj estis trovitaj nudaj kaj mutilitaj, la manojn ŝeklitaj postdorse. La politika redaktoro Ángel Castillo Corona, murdita kun la 16-jara filo en julio 2011. Plej multe da murdoj en la ŝtatoj de Guerrero kaj Durango, kie estis eliminitaj Miguel Ángel Gutierrez Avila kaj José Bladimir Antuna Garcìa, same kiel Eliseo Barrón Hernández, detektantaj pri kazoj de korupto.

En Italio membroj de Esperanta PEN-Centro partoprenos la kampanjon per tia altaro. La ceremonion alestos ankaŭ la Konsulo de la Esperanta Civito.

[HeKo 493 8-B, 27 okt 11]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0422 s s 
  Total: 0.0556 s s