Esperanta Civito

Tri novaj Lingvaj Komitatanoj

Sojle de la fino de sia mandato, la nuna Konsulo nomumis tri novajn membrojn de la Lingva Komitato, la konstanta komisiono al kiu la leĝo konfidas la oficon respondi al ĉiu lingva demando ĉe la instancoj de la Esperanta Civito.

La Konsulo nomumis c-anon Georgi Mihalkov (Julian Modest), edukitan en la bulgara, kaj c-anon István Nemere, edukitan en la hungara, laŭ la artikolo 2 paragrafo 3 de Lex Academica (do kiel "motu proprio"). Krome li nomumis c-anon Tomasz Chmielik, edukitan en la pola, laŭ la art. 2 paragrafo 2 litero b: c-ano Chmielik fakte kandidatis al la Akademio de Esperanto en 1998. Ĉiuj tri estas famaj verkistoj kaj publicistoj en esperanto.

La koncernatoj rajtas rifuzi la nomumon, per skriba komuniko al la Konsulo (ankaŭ tra nia redakcio) ene de tridek tagoj post la publikigo de ĉi tiu anonco, kiu rolas kiel dekreta komuniko.

Post la morto de c-ano Leen Deij kaj la akcepto de la tri novaj, la Lingvaj Komitatanoj estas entute dek.

[HeKo 495 1-C, 17 nov 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0425 s s 
  Total: 0.0560 s s