Esperanta Civito

Tago de la Esperanta Kulturo 2011


"Por ke ekzistu kulturo, necesas voli ke ĝi ekzistu" diris William Auld en interparolo kiun mi havis kun li en Venecio, somere 1999. Jam ĉi tiu opcio karakterizas la esperantan kulturon, ĉar ĝi referencas al volontisma percepto pri la homa naturo.

La finvenkismo aŭ negas tiun volon je ekzisto, kaj sekve la ekzistorajton de aŭtonoma esperanta kulturo entute, aŭ enkadrigas ĝin en la trian nivelon, laŭ la sinsekvo informado-instruado-apliko. La raŭmistoj praktikas la inversan vojon: apliko-instruado-informado. Unue necesas vivi sian esperantistecon, kaj por vivi ĝin necesas kleriĝi kaj klerigi; sekve endas informadi pri la tuta fenomeno. Alivorte, dum la finvenkistoj propagandas lingvon sen kulturo, la raŭmistoj informadas pri kultura fenomeno perita de unika lingvo.

La amplekso kaj varieco de tiu kultura fenomeno havas relativan valoron. Ni konscias ke ĝi apogas sin sur eta diaspora minoritato, kiu ĉiam estis kvante malgranda: por nutri vian statistikemon, sufiĉas memori ke "Literatura Mondo" neniam havis pli ol kvincenton da abonantoj. Sed ĝuste ĉi tiu konscio, pri esperanto kiel kulturlingvo de malgranda diasporo, kolizias kontraŭ la rolo de lingvo de granda komunikado, kiun la finvenkismo asignas al esperanto. La unua emfazas, kio esperanto estas; la dua emfazas, kio esperanto povus aŭ devus esti.

Ke esperanto iĝu lingvo de granda komunikado, tio ne dependas prioritate de la esperantistaro. Same kiel eŭro naskiĝis ĉar eŭropanoj (unuavice francoj) volis eviti ke la germana marko iĝu la eŭropa valuto, esperanto povus iĝi eŭropa lingvo, se la eŭropanoj subite timus ke la germana iĝus la eŭropa lingvo: timo kiun ili ne sentas pro la franca aŭ la angla. Demandu kial al demopsikologoj.

Ke esperanto estu kulturlingvo, tio dependas nur de la esperantistaro. Neniu donacos al ni literaturon, teatron, muzikon, kanton, kinon -- krom ni mem. La Esperanta Civito havas kiel naturan alvokiĝon la apogon al la disvolviĝo de esperanto kiel kulturlingvo. Ni ne pretendas esti la solaj tiurilate; sed ni estas la plej celkonsciaj. Kiuj volas kunkonstrui la fenomenon, tiuj estas bonvenaj.

(Giorgio Silfer)

[HeKo 496 6-C, 15 dec 11]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0429 s s 
  Total: 0.0563 s s