Esperanta Civito

La nova Kortumo ekoficas

Renovigite de la Forumo per sekreta baloto en Milano, 3 junio 2011, hodiaŭ ekoficas la nova Kortumo.

La arbitracia instanco de la Esperanta Civito konsistas en tri membroj kaj du vicmembroj. Por la mandato 2012-2013 la kortumanoj estas c-anoj Kep Enderby, Andrés Martín kaj Bertil Nilsson; vickortumanoj estas gec-anoj Zofia Banet-Fornalowa kaj György Nanovfszky.

Kep Enderby vivas en Aŭstralio. Li estis la justicministro de sia ŝtato. Membro de SAT kaj de UEA, ĉi-lastan li prezidis dum 1998-2001.

Andrés Martín vivas en Hispanio. Emerita mezlerneja instruisto. Dum multaj jaroj li estis la motoro de la esperanto-komunumo en Malago. Li prezidis Andaluzian Esperanto-Unuiĝon ĝis 2002; pasintjare li ne renovigis la aliĝon al AEU.

Bertil Nilsson vivas en Svedio. Emerita licea instruisto. Eminenta literatura tradukisto. Senatano dum du mandatoj, li gvidis la komisionon kiu enketis pri la polaj eventoj.

Zofia Banet-Fornalowa vivas en Pollando. Historiistino, aŭtoris plurajn librojn kiu reliefigas ŝin kiel tre kompetentan esperantologon. Teatrokritikisto, ŝi kunfondis Teatron Espero en Varsovio, kies ĉefa rolanto estis ŝia edzo, c-ano Jerzy Fornal.

György Nanovfszky vivas en Hungario. Diplomato ĉe UN, ambasadoro en Moskvo kaj Singapuro, universitata docento. Nuntempe adjunkto pri eksterlandaj rilatoj de la ĉefurbestro de Budapeŝto. Li prezidis la unuan Forumon por la Esperanta Civito, en 1998, estante prezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio.

La nova Kortumo mem decidos pri sia aktisto, kiu ankaŭ alvenas al la mandatofino.

[HeKo 497 9-C, 1 jan 12]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0649 s s 
  Total: 0.0786 s s