Esperanta Civito

Je la Internacia Virina Tago 2012

Nia mondo zorgige malsanas. Vanus ĝemi, ke trafis ĝin malbonintenca bakterio. Ne, la homaro mem respondecas pri sia priplorinda stato.

Kvankam de post la industria revolucio, en la koncernataj landoj, lulis nin la kredo pri “la progreso”, alvenas nun la pezege pagenda fakturo de tiu t.n. progreso. De tiam pasis la necesa tempo por ke la homoj komprenu la konsekvencojn de siaj decidoj kaj agoj. Ne ĉiuj teknikaj eltrovoj montriĝas nocaj, sed ilia uzo tre ofte devojiĝas.

Pro mon- kaj potenc-avido la plimulto de sciencistoj kaj politikistoj ankoraŭ nun rifuzas racie analizi la multnombrajn kaj multflankajn problemojn kiuj minacas la pluekziston de nia planedo: polucio, klimatperturboj, sanitaraj riskoj, persistaj malsatigo kaj malriĉigo de popoloj kaj ĝiaj ceteraj atencoj kontraŭ la Homaj Rajtoj. Scienco sen koncienco kondukas al ruinigo de animo, jam diris Rabelezo antaŭ kvincent (!) jaroj.

Ni, virinoj, kiuj plej intime rilatas al transdono de vivo, perceptas tiujn danĝerojn pli precize ol viroj. La kreskanta malfaciligo de la vivkondiĉoj streĉas la fortojn de tiuj kiuj devas nutri familion kaj eduki infanojn. Ĉiuskale ili kontribuas al la vekiĝo de pli sana konscienco. Inter miloj kaj miloj el tiaj streboj, ni rimarku la obstinan kaj senlacan agadon de nia japana amikino Taeko el Hiroŝimo: kun pluraj lokaj asocioj kaj sindikatoj, ŝi preparadas por la Tago de la Virino ekspozicion pri aktualaĵo per kolektado de tutmondaj opinioj. Ĉi-jare, ne surprize, temas pri atomenergio. 

Feminisma Esperanta Movado marŝas je la flanko de tiuj kiuj batalas por resanigo, solidareco kaj espero.

(Marie-France Conde Rey, prezidanto de Feminisma Esperanta Movado)



[HeKo 500 7-B, 8 mar 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0467 s s 
  Total: 0.0604 s s