Esperanta Civito

"Femina" en la Internacia Virina Kinfestivalo

La feminisma revuo en esperanto ricevis la akreditivon por la amasmediaj komunikiloj okaze de la 34a Internacia Festivalo de la Filmo fare de Virinoj, inaŭgurita hieraŭ vespere en Creteil (Francio).

"Femina", ĉefredaktata de c-ino Perla Marinelli, ofte enhavas la rubrikon "Genro kaj kino", kun recenzoj pri filmoj reĝisoritaj de virinoj aŭ pritraktantaj la virinan kondiĉon. La kinkritikisto de "Femina" (kaj de "Literatura Foiro") sen. Giorgio Silfer ĉeestas ĉi-jare la festivalon. La revuo mem kaj nia lingvo vekis tre pozitivan intereson en la festivalejo.

La aranĝo okupos tutan semajnon kaj proponos dekojn da filmoj, inter fikciaj, dokumentaj kaj kurtmetraj. Estos disdonitaj entute naŭ premioj, el kiuj la plej grava koncernas la plej bonan fikcian longmetraĵon, kaj la plej karakterizan asignas la prizonulinoj de Fresnes.

La filmoj devenas el kvin kontinentoj, sed precipe Eŭropo. Fakte la franca estas la plej uzata lingvo, ankaŭ la hispana kaj ŝemidaj lingvoj superas la anglan.

[HeKo 502 5-B, 31 mar 12)

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0114 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0382 s s 
  Total: 0.0496 s s