Esperanta Civito

Forpasis la esperanta frato de Bill Auld

La 20an de marto forpasis en Glasgovo John Islay Francis (1924[1938]-2012), aŭtoro de la plej longa romano en la esperanto-literaturo, aŭ almenaŭ la plej grava el la longaj: "La granda kaldrono", verkita en la 1950aj sed bedaŭrinde eldonita nur en 1978, ĉe Torben Kehlet.

John I. Francis eklernis esperanton kiel skolto, kune kun William Auld, kies "verda" frato li do estis. Samaĝa kaj same mobilizita en la dua mondmilito, same engaĝita en la brita aviadarmeo, kiel atestas eroj de lia novelaro "Vitraloj". Francis estis tamen malpli aktiva en Esperantio, ankaŭ ĉar longe li vivis kvazaŭ sur rifo en la oceano, en la Orkadaj insuloj, kie li gajnis sian vivopanon kiel instruisto.

Grava prozisto, post "Vitraloj" kaj "La granda kaldrono" (premio La Verko de la Jaro 1978) li tamen ne estis je sia nivelo per la postaj libroj, kiel la sciencfikcia "Misio sen alveno". Dum la lastaj vivojaroj li entreprenis ian revizion de "La granda kaldrono", kies unuaj paĝoj, manuskripte liveritaj al malmultaj, tamen ne vekis entuziasmon.

Francis estis la lasta el la "skota skolo". El la generacio de la '24a plu vivas nur Marjorie Boulton. 

(Legu pli en "Literatura Foiro")

[HeKo 503 1-A, 7 apr 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0163 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0431 s s 
  Total: 0.0594 s s