Esperanta Civito

Cervia IJF montras resoradon


Cento da gejunuloj el dudeko da lingvoj (nur unu ekstereŭropa, tamen), plimulte sed ne plejmulte el Italio, partoprenas en la Internacia Junulara Festivalo okazanta en Cervio, sub la aŭspicio de la komunumo kaj de la Ravena provinco, per la organizo de la itala sekcio de TEJO.

La ĉeftemo estas altnivela, eĉ dokta: "Novaj lingvaĵoj por novaj komunikiloj -- de Leibniz al Zuckerberg, tra Turing". Tial partoprenas universitataj (eks)docentoj, ĝenerale posedantaj esperanton, kun nur unu escepto. Komplemente, la distra kaj arta programo disvolvas la konon pri nia nuntempa kulturo, muzike kaj teatre: en ĉi-lasta kampo estas menciinda la ne antaŭvidita kontribuo de c-ano Giorgio Silfer, kiu prezentis premiere en Italio, per dialoga laŭtlego, la unuan dramon el sia lastatempe verkita trilogio: "La butiketo de la juvelisto". La prezentoj renkontas sukceson ĉe la festivalanoj.

Post epoko de nestabileco kaj relativa sinkado, IJF estas releviĝanta dum la lastaj du jaroj, kvante kaj kvalite. Tion atestas ankaŭ la multaj prelegoj kaj studrondoj.

(Legu pli en "Heroldo de Esperanto")
[HeKo 503 2-A, 8 apr 12]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0454 s s 
  Total: 0.0596 s s