Esperanta Civito

Anjo Amika rekordas en Youtube

Kiu estas la esperantlingva kanto plej deŝutita en Youtube? Kompreneble "La Espero", ankaŭ ĉar amaso da vizitantoj interesiĝas ĝenerale pri naciaj kaj oficialaj himnoj: ĉirkaŭ 26.000 deŝutoj.

Dualoke situas "La bambo", kiu per si mem estas tre populara kanto originale: ĉirkaŭ 22.000 deŝutoj.

Trialoke venas "Bela revo" de Francesco De Gregori (tradukis c-ano Giorgio Silfer) per la interpreto de Anjo Amika: ĝi ĵus superis 20.000 deŝutojn.

"Bela revo" donas la titolon al la tuta kompakta disko de la hungardevena kantistino. Ĝi ne estas tre populara kanzono, kio des pli valorigas la rekordon de Anjo Amika.

La KD "Bela revo" estis eldonita de LF-koop. Ĝi estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 503 4-A, 10 apr 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0130 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0379 s s 
  Total: 0.0509 s s