Esperanta Civito

Nobel-Komitato invitis la Esperantan PEN


"Nome de la Sveda Akademio, la subskribintoj, kiuj formas ĝian Nobel-Komitaton, havas la honoron inviti Vin proponi kandidaton (aŭ kandidatojn) al la Nobel-Premio pri literaturo por la jaro 2007. Klariga vidpunkto estas ne deviga, sed bonvena. Por esti konsiderata, Via propono devas atingi la Nobel-Komitaton, komisiita prepari la diskuton de la Akademianoj pri la asigno, antaŭ la indikita dato. La Komitato traktos Vian proponon kiel eble plej konfidence, kaj atendas de Vi la saman respekton pri la sekreteco."

Tiun inviton sendis la kvin membroj de la Nobel-Komitato, prezidata de Per Wästberg, al la Esperanta PEN-Centro, probable la sola asocio en Esperantio kiu ricevis tian oficialan inviton.

La membraro de la Esperanta PEN estas selektanta la nomon de eventuala kandidato, per interna enketo. La koncernato devos komuniki al la Esperanta PEN sian konsenton pri la kandidateco. La Esperanta PEN ne diskonigos la nomon de la kandidato, por ne perdi sian proponrajton pro malrespekto pri la sekreteco; sed tion povos fari la kandidato mem, konsciante ke publika anonco pri la propra kandidateco povas kompromiti ĝin.

[HeKo 314 2-B, 31 okt 06]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0154 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0447 s s 
  Total: 0.0601 s s