Esperanta Civito

Biblioteka Reto: preparata la direktivo


Itala Interlingvistika Centro estas preparanta proponon de direktivo, submetotan al la aprobo de la Forumo de la Esperanta Civito, por la organizo de Biblioteka Reto de Esperantio.

Ĝis nun la Forumo aprobis du direktivojn: pri Mutuala Rabata Sistemo (direktivo Hiltbrand) kaj pri LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito (direktivo Muhlemann). La unua starigis sistemon de rabatoj en la tarifoj de la paktintaj establoj pri la proponataj servoj kaj varoj. La dua starigis novan lingvoekzamenaron, interne al la Civito. Per la preparata propono, la konsorcio de la paktintaj establoj povos krei sinergiojn kaj apogi la esperanto-bibliotekojn en la mondo.

Laŭ la proponontoj. la Civito "kredas ke publikaj esperantaj bibliotekoj estas piliero por la konservado, esploro kaj dokumentado pri nia komuna transnacia kulturo kaj identeco." Konsekvence la Civito strebu al la vastigo kaj firmigo de reto de esperantaj bibliotekoj, helpe al la paktintoj. La direktivo okupiĝos ankaŭ pri la Internacia Tago de la Esperanto-Biblioteko kaj pri la depono de la novaj eldonaĵoj ĉe indikotaj bibliotekoj.

Ĝenerale la direktivoj celas faciligi pli profundan integriĝon kaj intiman kunlaboron de la establoj aliĝintaj al la Pakto.

[HeKo 314 1-C, 1 nov 06]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0660 s s 
  Total: 0.0799 s s