Esperanta Civito

Virinoj akaparas la Verkon de la Jaro 2011

Inter la ok poemaroj kiuj kandidatis por "La Verko de la Jaro 2011", nur du estis aŭtoritaj de virinoj, ambaŭ el Bulgario, kie dum la lastaj jaroj, ankaŭ danke al la stimulado de premio EKRA, manifestiĝis interesaj poetinoj. Verkistinoj en provinca angulo de Eŭropo, sed ne tiel periferia se temas pri nia lingvo, ili laboradas diligente kaj diskrete, rafinante sian arton laŭ poeziaj variantoj kiuj, pentrarte, rememorigus la francajn "naïfs".

Du el tiuj ĉi "Séraphines"  [de Senlis] de la esperanta poezio ĵus atingis la gravan agnoskon de la abonantaro de "Literatura Foiro", kiu metis ilin sur la unuajn du lokojn, kun diferenco de apenaŭ unu voĉo. La premion gajnis la hajkaro "Kardo sur kasko" de Ivaniĉka Maĝarova, kiun konkurencis alia hajkaro: "Rudimentaj momentoj" de Lilia Nikolova.

Ambaŭ verkoj, eldonitaj de la modesta Amadesus en Sofio, lasis je granda distanco (fakte funde de la klasifiko) la du eldonaĵojn de la potenca Mondial en Novjorko, se kompari la ĉeeston de Mondial en la reto. La koncernaj aŭtoroj estas viroj, certe pli konataj ol la diskretaj bulgarinoj, kvankam nur unu el ili, Baldur Ragnarsson, havas nekontesteblan famon de valora poeto en esperanto.

La verdikto de la LF-abonantaro estas aparte interesa ĉar ĝi relanĉas la hajkon, kiu (kune kun la tankao) estas la ekstereŭropa metro plej komforte kaj fekunde instalita en nian poezion.

[HeKo 505 9-B, 6 maj 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0465 s s 
  Total: 0.0605 s s