Esperanta Civito

FEM petas la helpon de agentejo Kosmo

Feminisma Esperanta Movado estas la unua establo aliĝinta al la Pakto kiu petis la helpon de la agentejo Kosmo por prepari propran, ambician projekton.

Temas pri internacia seminario pri la kondiĉo de la virino en la nuntempa Eŭropo. Inter la laborlingvoj certe situos esperanto. Estas studata ankaŭ la partnereco kun franca neesperantista organizo. La aranĝo okazos en franclingva teritorio, plej probable Francio (kie rezidas la FEM-prezidanto, sen. Marie-France Conde Rey) aŭ Romandio (la jura sidejo de FEM estas en Ĉaŭdefono).

La unuaj kontaktoj kun Kosmo okazis pere de Maria Rosaria Spanò, kunlaborantino de la agentejo, fakte ĉar ŝi partoprenas en la ateliero pri redaktado, kun diversaj FEM-aninoj.

La ideo kontakti la agentejon naskiĝis longe antaŭ la anatemo kontraŭ ĝi fare de la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller. Li ĵus deklaris publike: "Per viaj babiladoj vi klopodas forturni la atenton de la fakto, ke 30% estas ekscese eksterproporcia makleraĵo. En la ekstera mondo oni nun klopodas meti limojn al bonusoj kaj absurdaj profitoj de tiuj, kiuj kulpas pri la nuna krizo. Tiel devus esti ankaŭ en Esperantujo, sed ĉe ni la Okupu-movado mankas. Se Kosmo ne rekonsideros siajn kondiĉojn, minimume forigante la nulon el siaj 30%, mi konsilas al neniu Esperanto-asocio rilati kun ĝi."

Kial FEM ne obeas la malrekomendon de UEA pri Kosmo? Por komenci, ĉar la ĝenerala direktoro de UEA havas neniun aŭtoritaton super la feministinoj. Plue, ĉar sen la konsilado de Kosmo la projekto ne realiĝus. "La etoso estas tre bona, ni esperas alveni al rezulto pozitiva".

Demandite pri la kazo, la prokuristo de Fondumo Pro Esperanto opinias ke "Kosmo, per sia ekzisto mem, ĝenas iujn, kiuj jam dediĉas sin al monakiraj rilatoj kun EU. Ne hazarde la atakoj kontraŭ Kosmo venas de tie. Simile okazis kun Stano Marĉek, kiam per siaj lernolibroj li komencis konkurenci iujn guru(in)ojn. Formale la malamikoj enfokusiĝas pri alia, subjektiva detalo (tro alta makleraĵo, ĉe Kosmo; malbona redaktado de la gazeto, ĉe Marĉek), praktike ili celas nur bari la vojon al la ĵusalveninto. Estas interese ke la obstrukcado, eĉ en plej akra formo, okazas kontraŭ homoj kiuj situas ne ekster la UEA-strukturo, sed profunde ene de ĝi (same kiel iliaj atakantoj). Kio signifas, ke komplezi la burokratan aparaton, eviti rilatojn kun disidentoj, publike laŭdi skandalgazeton (kiu ĉiam trombonas favore nur al certa partio) kiel fidindan informkanalon (ĝuste tion lastan faris unu Kosmo-direktoro pasintjare) kaj tiel plu, ne ŝirmas vin kontraŭ mafieca reĝimo".

La analizon de la prokuristo konfirmas la anatemo de alia monmelkanto en la UEA-medio, Zlatko Tiŝljar, sekretario de Eŭropa Esperanto-Unio, kiu samtempe kaj samloke (LibFol) kiel Osmo Buller deklaris: "Mi do forte pledas por tio ke naivaj E-organizaĵoj ne akceptu tiun nekredeblan friponaĵon de Kosmo kaj metu sin en tre probleman situacion kaj endanĝerigu la pozicion de Esperanto sur la vojo pozitiva, sur la vojo kiam EU ĉiam pli fidas al ni aprobante ĉiam pli da projektoj kiuj kun la escepto de tiu impertinenta 30-procentaĵo estas honestaj kaj altkvalitaj."

Historie, la plej frua atako (tamen ne publika) kontraŭ Kosmo venis de la societo Changamano, en kies estraro sidas ankaŭ d-ro Renato Corsetti.

[HeKo 506 2-B, 15 maj 12]


Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.1200 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0608 s s 
  Total: 0.1808 s s