Esperanta Civito

Pola Radio: la esperanto-redakcio fermota


La estraro de la akcia kompanio kiu posedas la Polan Radion kaj administras ĝian poreksterlandan programon "Radio Polonia" planas forigi la esperanto-elsendojn. La definitiva decido apartenas al la pola Ministerio pri Eksteraj Aferoj.

La forigo de elsendoj en esperanto situas en la ĝenerala tendenco ĉesigi la servojn de kurtonda radio, tendenco rimarkebla en multaj landoj, lige kun la retiriĝo de la ŝtato el la financado de ĉi tiuj servoj, kiuj utilas por la naciŝtata propagando laŭ pasintjarcenta koncepto. Aludo de la polaj aŭtoritatoj pri neceso kontraŭbatali "postkomunistajn influojn, regantajn en tiu programo de dek ses jaroj” estas diversmaniere interpretebla: la politika pasinteco de iuj esperantistoj povas esti maloportuna vizitkarto en la nuna Pola Radio.

La nuna redaktorino de la esperanto-elsendoj, Barbara Pietrzak, dissendis la suban alvokon:

Mi petas vian subtenon. Unuavice pere de nacilingvaj korespondaĵoj direktataj al polaj ambasadoj, polaj kulturinstitutoj en diversaj landoj kun la demando pri la estonteco de la E-Redakcio de Pola Radio. Kun elmontro de intereso por ĝia promocia rolo koncerne Pollandon, koncerne ĝian orientan politikon, kiu estas difinata kiel la orienta politiko de EU. Gravas plurfoje esprimita de niaj aŭskultantoj opinio, ke niaj elsendoj estas por ili unu el malmultaj aŭ eĉ unusola informfonto pri Pollando, ĝiaj atingaĵoj kaj progresoj, sed krome pri Belorusujo kaj Ukrainujo. Ni bezonas ankaŭ similenhavajn leterojn adresitajn al la redakcio, por ke ili rolu kiel argumento en niaj rimarkoj, kiujn ni volas adresi al la prezidanto de Pola Radio ĝis la 10a de novembro nunjare.

La Konsulo de la Esperanta Civito, mem pola ŝtatano kaj rektoro de pola universitato, estas ekzamenanta la situacion. En lia dosiero bedaŭrinde situas ankaŭ ĉi tiu teksto, el Dario Rodriguez, propagandisto de la polaj esperanto-elsendoj en retforumoj: En "La Ondo de Esperanto", decembra kaj februara, aperis la "Propono de Konstitucia Ĉarto de la Esperanta Civito". Kvankam ni jam havas enorman kvanton da frenezuloj kaj frenezaĵoj, jen nova specimeno de tio, kion povas krei febraj mensoj en Esperantio. Ĉu ni petu la helpon de elstaraj psikiatroj? Tiu persono ankaŭ iniciatis leterkampanjon kontraŭ la Civito, ĉe la menciita gazeto, kiu simple plenumis sian mision de objektiva informanto pri ĉiu grava novaĵo en la esperanto-mondo.

[HeKo 314 5-A, 2 nov 06]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0125 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0420 s s 
  Total: 0.0546 s s