Esperanta Civito

En Pollando la inaŭgura sesio de la Parlamento


Interkonsente kun ĉiuj ĉefkandidatoj al la Konsuleco (Holevitch, Rooke, Silfer), la Konsulo de la Esperanta Civito, prof. d-ro hab. Walter Zelazny, kunvokos la inaŭguran sesion de la Parlamento al Rezovio (Rzeszów) Pollando, por la semajno 10-16 marto 2007. Tiu dato estas la lasta ebla laŭ la leĝo, kiu devigas al la inaŭguro de la nova mandato ene de naŭdek tagoj post la baloto por la Senato (Zamenhof-Tage).

Unue kunsidos la Forumo, kiu devas trakti la validigon de la elektoj. Sekvos la Senato kaj, post la fermo de la Senata kunsido, se estos aprobita la reformo pri la Konstitucio (malpliigo de la balotpremio), denove la Forumo nur por ratifi tiun aprobon.

Pasintfoje la inaŭgura sesio disvolviĝis en Loklo fine de februaro 2002. Ĝis nun nur unu fojon la parlamenta sesio okazis ekster Svislando: en 2005, kiam la sidejo estis en Malago, Hispanio.

[HeKo 314 6-C, 2 nov 06]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0131 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0434 s s 
  Total: 0.0565 s s