Esperanta Civito

Ora nupto en Razgrado

Kvindek jarojn da geedzeco festis je 10 junio 2012 ĉe kafejo “Esperanto” en Razgrado c-ino Radka Stojanova kaj s-ro Georgi Stojanov, en ĉeesto de sesdeko da esperantistoj el tuta Bulgario kaj gasto el Serbio. Kiel sciate, tio estas ora nupto: la arĝenta festas 25 jarojn, la perla 30, la smeralda 40, la diamanta 60 kaj la platena 70.

Nupto-“atestantoj” estis c-ino Atiĝe Ĝanferova kaj c-ano Hasan Jakub Hasan. La tuta ceremonio sekvis la popoltradiciojn de la regiono, kun folklora programo en plenumo de kantgrupo de esperantistinoj. Varmajn bondezirojn transdonis la Vickonsulo de la Esperanta Civito sen. Ljubomir Trifonĉovski, la prezidanto de Bulgara Esperanto-Asocio prof. Boĵidar Leonov, la vicprezidantino de la Esperantista Domo de Kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” c-ino Ivanichka Magharova, kun pluraj ĉeestantoj kaj geamikoj de la esperanta familio.

C-ino Radka Stojanova lernis esperanton antaŭ pli ol kvindek jaroj, instruis la zamenhofan lingvon en la lernejoj kie ŝi laboris kiel instruistino. Ŝi ne nur heredis al siaj gefiloj kaj nepoj la gramatikon kaj la vortaron sed ankaŭ edukis ilin en la tradicioj de la esperanta kulturo. Prezidantino de la loka Esperanto-societo “D-ro Zamenhof”, c-ino Radka Stojanova daŭre gvidas esperanto-kursojn en Razgrado, dum la lastaj jaroj ankaŭ kun blinduloj. Honora membro de Bulgara Esperanto-Asocio.

[HeKo 508 9-B, 12 jun 12] 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0167 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0579 s s 
  Total: 0.0746 s s