Esperanta Civito

Radikaluloj por la Partio de la Piratoj

La esperanto-asocio kuplita al la transnacia Radikala Partio (fondita de Giordano Falzoni en 1986) esprimis sin favore al la germana Partio de la Piratoj kiu, laŭ deklaro de Giorgio Pagano, sekretario de ERA, adoptis esperanton, apud la germana kaj la angla, en sia platformo de reta komunikado "Liquid Feedback".

"Estas ege rafinita softvaro por sekureco kaj partopreno, certe ĝi estas merito por la libera informadiko germana, kiu per esperanto aldonas elirvojon kaj grandegan plusvaloron, konsiderante la epokon de anglalingva sklavismo, kiun ni estas devigataj suferi" opinias Giorgio Pagano. "Liquid Feedback estas kiel esperanto: ĝi metas ĉiun en la kondiĉon kompreni kaj decidi sen kastoj, en tiu ĉi kazo lingvaj kastoj".

Estas tamen notinde ke kelkaj esperantistoj en Germanio forte engaĝis sin en tiu nova partio, kiu predikas la nuligon de aŭtoraj kaj eldonaj rajtoj. Ĉefa funkciulo de la Berlina sekcio, kiam la partio estis en sia debuto, ne nur parolas nian lingvon, sed eĉ luis apartamenton teretaĝe en la Esperanto-Domo de Berlino. Kaj konata intelektulo, Martin Haase, lastatempe fariĝis loka gvidanto

Se la radikaluloj ŝajnas entuziasmaj pri la Partio de la Piratoj (kiu en Italio ankoraŭ ne havas propran filion), en la Esperanta Civito nek la nova maldekstro (Verda Listo) nek la klasbatala maldekstro (Ruĝa Listo) sin esprimis ĝis nun.

Unu el la paktintoj, nome LF-koop, jam antaŭ dudek sep jaroj aliĝis, ĉe la monda librofoiro en Frankfurto, al (Britie lokita) internacia premgrupo kontraŭ libropiratado, kiu tiam rilate anglalingvajn eldonojn okazis amase en Hindio.

[HeKo 509 3-A, 16 jun 12]

 


Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0609 s s 
  Total: 0.0754 s s