Esperanta Civito

Rio+20 kun esperanta alesto

Paralele al la UN-Konferenco pri daŭrebla evoluo (Rio+20, 13-22 junio 2012) en Rio-de-Ĵanejro disvolviĝas NRO-festivalo "Cumbre de los pueblos", verta renkonto de la popoloj. Miloj da NRO-reprezentantoj en kvincento da aranĝoj renkontiĝas en bunta panoramo, al kiu bilde kontribuas la originalaj vestaĵoj de latinamerikaj indiĝenoj, afrikaj triboj kaj aliaj. 

La forto de la brazila esperanto-komunumo ebligas la partoprenon de dudeko da gejunuloj, kiuj surhavas helverdan ĉemizon kun la slogano "the language we want / ni volas tiun lingvon" plus la adreso de lernu.net (se estus "Esperanto / the language we want / ni volas tiun lingvon", ne eblus miskompreno). La slogano paŭsas la UN-ĉeftemon "La futuro kiun ni volas".

Laŭ raporto de s-ino Ursula Grattapaglia "multaj NROj prezentis proponojn por prelegi pri neimagebla kvanto da temoj. UEA kun TEJO kaj la vegeterana asocio TEVA sukcesis fari tri prezentojn (po 30 minutoj) pri la temo "Daŭripovaj konkretaj proponoj por nova estonteco". Prelegis d-ro Francisco Wechsler, ĵurnalistino Renata Ventura kaj Ursula Grattapaglia.

Laŭ gazetara komuniko el Roterdamo "Alvaro Motta kaj Rafael Zerbetto partoprenis aktive la junularan konferencon "Youth BLAST", kie ili havis kelkajn bonajn okazojn por reliefigi la lingvan situacion kaj la proponon de UEA. Entute 200 gejunuloj el la tuta mondo sendis duminutan videon pri la temo "La estonteco kiun ni deziras". Inter la gajnintoj, po tri el ĉiu kontinento, Rafael Zerbetto estas unu el la tri amerikanoj. Li estas plurfoje invitita prezenti sin antaŭ gravuloj. En sia filmo li parolas en esperanto pri la naturkatastrofo en Amazonio kun angla subteksto."

[HeKo 509 6-A, 19 jun 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0387 s s 
  Total: 0.0526 s s