Esperanta Civito

La indianoj havas nun verdan plumon

En la modesta kartaro de la esperanta briĝo, kun multaj "ĉikanoj" kaj nenia "ŝlemo", inter pikoj en LibFol, KERoj ĉe edukado.net, nur unu trefo (fakte Trifo) en LF, sen karoo sed multe da karo en kongreskotizoj, fine aperis ĵokero.

Temas pri la esperanta eldono de "El Correo de las Indias", prizorgata de Manuel Ortega, venezuelano loĝanta en Madrido, kaj prezentanta precipe la interesajn artikolojn de la ideologo en la grupo, David de Ugarte. La indianoj estas studinda fenomeno, kiu interalie multe pli avanas en la nuna virtualo ol la diversaj fakuloj kaj pseŭdofakuloj pri informadiko en Esperantio.

Ne hazarde, male al multaj inter ĉi-lastaj, la indianoj volis rekte informiĝi pri la Esperanta Civito, kies evoluo estas indikatoro por iliaj hipotezoj kaj teorioj. Ĉiukaze, kun ili indas politika konfrontiĝo, dum estus perdita tempo kun la diversaj farnientuloj de la esperanto-mondo, troveblaj en la povraj forumoj de nia virtualo.

Politika konfrontiĝo estas ambaŭflanke utila, ĉar ambaŭ flankoj kreskas kaj maturiĝas. Ankaŭ ĉar ĵokero povas esti kaj atuto kaj malatuto. La dialogo utilas por ke ĝi alprenu definitivan kaj pozitivan rolon.

[HeKo 509 9-A, 22 jun 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0451 s s 
  Total: 0.0591 s s