Esperanta Civito

Rio+20 desapontas la abortistojn

La UN-konferenco pri la daŭrebla evoluo (Rio+20) finiĝis 21 junio 2012 en Rio-de-Ĵanejro per la aprobo de ĝenerala dokumento kiu certe plaĉas al la defendantoj de la homa vivo ekde ties koncipo: fakte ĝi ekskludas la koncepton "reproduktaj rajtoj".

Por la vivodefendaj asocioj la teksto de la fina deklaracio signifas venkon: dum ĝi enhavas ses referencojn al la reprodukta "sankteco" (paragrafo 145), ĝi enhavas neniun mencion pri "reproduktaj rajtoj" aŭ "servoj por la reprodukta sano". Tiuj nocioj fakte indikas abortigon, steriligon, naskokontrolon fare de la ŝtato, eksperimentadon de kontraŭkoncipiloj pli-malpli altruditaj al virinoj en la Tria Mondo. Ili aludas ankaŭ al la politiko de la unusola infano en Popola Ĉinio, al la infan-selektado, al la seks-elektado.

Laŭ la plej radikalaj grupoj kiuj defendas la abortigon, ekzistas eksplicita ligo inter la daŭrebla evoluo kaj la rajtoj je abortiga kontraŭkoncipado, nome la libera ĉesigo de la gravedeco.

La debatoj en Rio-de-Ĵanejro estis longaj kaj malfacilaj: unuflanke, kelkaj landoj kaj NROj asertis ke la reproduktaj rajtoj ne inkludas abortigon; aliflanke, granda plimulto respondis ke inter la reproduktaj rajtoj situas abortigo. Gajnis ĉi-lastaj.

La opozicion kontraŭ la enkonduko de la nocio "reproduktaj rajtoj" gvidis la sekvaj subjektoj de internacia juro: Sankta Seĝo (kiu ne estas ŝtato, sed ja subjekto de internacia juro), Rusio, Honduraso, Dominika Respubliko, Nikaragvo, Ĉilio, Sirio, Egiptio, Malto, Pollando kaj Kostariko.

[HeKo 510 1-A, 23 jun 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0429 s s 
  Total: 0.0575 s s