Esperanta Civito

Esperantio fiaskis en Rio+20

Endas memkritiko pri la (ne)rolo de la esperantistaro en la UN-konferenco pri la daŭrebla evoluo, ĵus finita en Rio-de-Ĵanejro. Ni komencu per ni mem, nome la Esperanta Civito.

La Kapitulo konsideris maladekvate la gravecon de tiu konferenco. Evidente la ĉefa responso apartenas al la iama Konsulo, kaj en dua rango al la tiama vickonsulo pri socialaj aferoj kaj la tria mondo. Malprobable ni estus povintaj fari pli ol sekvi kun atento la preparadon de Rio+20, kaj des pli malprobable ni estus akirintaj la rajton partopreni kiel subjekto de internacia juro. Tamen ni nek sekvis kun atento la preparadon nek klopodis aranĝi delegacion.

Unuflanke, certe ekzistas klarigo en la manko de rimedoj; kio tamen mildigas, ne estingas nian responson. Aliflanke, la responson akrigas la konstato, ke nur ni kapablus ion fari en politika direkto, laŭ la nuna stato de la esperanto-mondo.

Tiun por ni ne ĝojigan unikecon demonstras la fakto, ke la esperantista alesto en Rio-de-Ĵanejro havis signifon esence festivalecan: ili iris tien same kiel en Parizo aliaj partoprenas en la manifestacio de la Unua de Majo -- kiel al varbocela bazaro, kaj tiel aldoni folkloraĵon "akvomelonan" (ruĝan ene, verdan ekstere), ne por doni efektivan politike valoran kontribuon.

Per tio ni transiras al la kritiko en alies kampoj. Ni celas specife tiujn kiuj, laŭ la ondo de la pragismo, farbas la tradician finvenkismon per la krusto de la lingvaj rajtoj ene de biodiverseco. Al ili revenas la ĉefa fiasko, pro la manko de mencio pri lingvaj rajtoj kaj lingva diverseco en la fina deklaracio, specife la paragrafojn pri edukado kaj pri biodiverseco. La tuta strategia linio inspirita de Mark Fettes kaj kompanio ĉi tie kraŝis.

Kion fari nun? Unue, traduki kaj atente studi la finan dokumenton. Poste, diskuti ĝin en la Senato, dediĉante al ĝi plenan sesion. Sekve, la paktintoj sen statuta neŭtraleco intense aplikiĝu al la partoj kiuj ilin koncernas: ekzemple pri virinoj ĉe Feminisma Esperanta Movado. Plue, ekprepari nin por estonta partopreno en la diskuto.

Ne nur ni bezonas memkritikon. Kie estis ekzemple UNPO en ĉi tiu kunteksto? Sed ni zorgu pri ni mem.

(Giorgio Silfer, membro de la Kapitulo, Konsulo 2007-2011)

[HeKo 510 2-C, 23 jun 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0368 s s 
  Total: 0.0502 s s