Esperanta Civito

Femina 30 - trans ikonoj kaj simboloj

"Feminismo trans ikonoj kaj simboloj" titolas apud bela fuksio la kovrilo de "Femina" n-ro 30, somero 2012, kiu prezentas tre interesan enhavon, danke al c-ino Perla Martinelli, ĉefredaktoro, kaj ŝiaj gekunlaborantoj.

Unu el la ikonoj de la feminismo en la 1970aj kaj poste sendube estas Gisèle Halimi, intervjuita de c-ano Giorgio Silfer, okaze de unika femina kinfestivalo en Francio, al kiu "Femina" dediĉas plurajn filmorecenzojn, fare de nia plej kompetenta kinematografia kritikisto.

La temo traktata de Klara en sia respondo al la legantoj kupliĝas al la pasintnumera, sed ankaŭ al la lasta demando de Giorgio Silfer al la sefarda advokatino: la feminismo en bruna ĉemizo, tio estas en la ekstrema dekstro.

La Nobel-laŭreatinoj estas plia simbolo kaj eĉ ekzemplo: Perla Martinelli prezentas la unuan virinon premiitan en la fako medicina (Gerty Cori). Kontraste, ŝi okupiĝas pri alia simbolo, sed en la beletra kampo: poetino Alfonsina Storni. Tute alia eĥo en recenzo pri la poemaro de "la esperanta mevo ĉe la ĝeneva lago".

Sociologiaj analizoj aperas en "Kial (tro multaj) viroj malamas virinojn?", enfokusigita al la islamaj socioj, sed ne nur; kaj per "En la lando de la renaskiĝantaj virinoj", pri matriarkeco en Azio. Jarlo Martelmonto malkaŝas rigardon al skandinava socio, per la korespondaĵoj de Sonja, la unua edzino.

Paola Giommoni analizas la simbolaron por distingi inter tualetejoj: la seksismo en piktogramoj.

Kaj per kunvoko de eksterordinara asembleo de FEM en Malago, 12 oktobro 2012, c-ino Marie-France Conde Rey memorigas ke "Femina" estas posedata de Feminisma Esperanta Movado, kvankam ĝin eldonas kaj administras Kooperativo de Literatura Foiro, ekde la unua numero. Provekzemplero mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 511 9-B, 28 jul 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0166 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0464 s s 
  Total: 0.0630 s s