Esperanta Civito

Unu piedo en Tyresö, dua aliloken

Ekde 2013 eblos demokratia baloto por la estraro de Universala Esperanto-Asocio. Tion decidis, preskaŭ unuanime, la komitato de UEA en sia unua kunveno dum la nuna Universala Kongreso en Hanojo.

La decido perfektigas la pasintjare aprobitan modifon de la elektoregularo, pri kio tamen ekestis dubo. Ĝi signifas ankaŭ personan sukceson de la modifproponintoj, Stefan MacGill kaj Amri Wandel, kiuj apartenas al la generacio post tiu de Tyresö: al ĉi-lasta UEA dankas la enkondukon de soveteca elektoproceduro.

Se per unu piedo UEA forlasas la grundon de Tyresö, per alia ĝi restas al ĝi ankrita, se konsideri la festparoladon de ĝia prezidanto Probal Dasgupta. La mallonga prelego, fakte inaŭgura salutparolo, politike omaĝis al "tiu turnopunkta kampanjo en la vjetnama milito, kiu miakomprene portas la oficialan nomon, ‘ĝenerala ofensivo kaj sturmo’. La okcidenta gazetaro baptis ĝin la Ofensivo de Tet, ĉar ĝi komenciĝis dum la novjara festo, dum Tet. Se mi bone komprenas, ankaŭ la vjetnama toleras la neformalan priskribon ‘Tet en la jaro de la simio’, apud la oficiala nomo de tiu kampanjo. Ekde Tet, ne nur evidentiĝis, ke la eksterlandaj agresantoj ne povos triumfi. Okazis io pli grava: la vjetnama popolo sinofere batalanta por sia libereco trafis la tutmondan atenton."

Kaj tuj rekta laŭdo al la Tyresö-generacio: "La tiutempa atentemo en la mondo estis juna; la gejunuloj plej angore kaj energie atentis la brulantajn temojn de tiu epoko. Iuj el tiuj atentaj gejunuloj, ekde la Deklaracio de Tyresö en 1969, transformis UEA en asocion konscian interalie pri la bezonoj kaj aspiroj de la longe ekspluatataj homoj en la sudaj landoj. Sen la ekzemplo de Vjetnamujo [tiel]] por veki la konsciencon de la monda junularo, eble UEA ne sukcesus jam ekde 1969 remobiliziĝi kiel asocio celanta ŝanĝi la mondon."

Laŭ ĵusa gazetara komuniko dissendita de Osmo Buller, ĝenerala direktoro, "unu el la kulminoj de la inaŭguro de la 97a UK en Hanojo estis la transdono de la Medalo de Amikeco al UEA. La prezidento de Vjetnamio Truong Tan Sang decidis aljuĝi tiun altan ŝtatan honorigon al UEA por rekoni la grandan apogon de UEA kaj de la internacia esperantista komunumo al la vjetnama popolo dum ties nacidefendado, rekonstruado kaj disvolviĝado. La vicprezidentino de Vjetnamio kaj la Alta Protektanto de UK, s-ino Nguyen Thi Doan, enmanigis la medalon kun la akompana diplomo al prezidanto Probal Dasgupta."  La komuniko ne sciigas, kiu UEA-instanco decidis (demokratie) pri la riceveblo kaj ricevindo de tiu honorigo: probable ne la Komitato.

UEA situas ĉe vojnodo: aspiro al demokratio, bezono de efikeco, kontinueco laŭ Tyresö, netuŝeblo de la burokratia fundamento. La unuaj du kolizias kun la ceteraj du. Eble nur forpasoj kaj emeritiĝoj evitos la kolizion; sed ili ne estas amase antaŭvideblaj, ĝis la venontjara kongreso. Ne plu en unu el la lastaj bastionoj de la reala socialismo (post Pekino, Havano kaj Hanojo sinsekve), sed en la plej bankrotinta ekonomio de la okcidenta kapitalismo...

[HeKo 512 1-A, 29 jul 12]


Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0728 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0429 s s 
  Total: 0.1157 s s