Esperanta Civito

Domoj kadre de la Esperanta Civito

Du rekte administrataj Domoj kadre de la Esperanta Civito, unu en Svislando kaj alia en Hispanio, estas la agrabla novaĵo kiun ni festis okaze de la Tago de la Pakto; des pli ke ambaŭ havas proprajn estrojn surloke rezidantajn. Tial la sistemo de deĵorantoj, danke al kiu Kultura Centro Esperantista bonfartis organize kaj finance post la fino de sia antikva reĝimo (decembro 1994), evoluas al nova etapo.

La ĝisnunaj deĵorantoj povos plu kunlabori por a) plenumi specifajn taskojn laŭ projekto (ekzemple la ordigadon de biblioteko); b) anstataŭi la domestro(j)n, kaze de foresto kiu daŭras pli ol certan tempon; c) helpi por la dommastrumado dum la studa sezono. Tiuj laborfortoj restas selektataj kaj asignotaj de LF-koop, ĉar ili fontas el la homaj resursoj de la kooperativo kaj, preskaŭ senescepte, devas havi la esperantan civitanecon.

Ekster tiuj deĵoroj situas la domflegado, kiun plenumas ĉe ambaŭ domoj Fondumo Pro Esperanto, kadre de sia statuta celo. Se uzi informadikan esprimon: LF-koop liveras homojn por la softvaro, FPEF liveras homojn por la hardvaro de la du Esperanto-Domoj.

Indas memori ke ne ĉiu Esperanto-Domo, inkluzive de aliĝinta al la Pakto (ekzemple en Bulgario aŭ en Afriko), ricevas tiom da atento el Civita instanco: la Esperanta Civito, kiel federisma subjekto, ja agas nur subsidue, kaj intervenas nur se la koncernataj petas helpon, kadre de specifa kontrakto. Tio koncernas ankaŭ la nemoveblaĵojn kiuj apartenas al paktinta establo sed ne havas la karakterizon de Domo: ekzemple apartamento en Ĉaŭdefono (ne proprieto de KCE), ekster la Esperanto-Domo (proprieto de KCE).

Fondumo Pro Esperanto, cetere, rajtas kontrakti pri la flegado de nemoveblaĵoj nur se ilia posedanto havas konton ĉe FPEF (establo aŭ individuo): interalie, FPEF ĵus rezignis, post adekvata evaluo, pri proprieto proponita en Italio.

[HeKo 512 6-C, 11 aŭg 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0159 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0530 s s 
  Total: 0.0690 s s