Esperanta Civito

HeKo - retagentejo de la Esperanta Civito

HeKo estas novaĵagentejo je la servo de la establoj en kaj apud la Pakto por la Esperanta Civito, sub la imprimaturo de la Konsulo aŭ lia delegito. La informoj estas: oficialaj de la Civitaj instancoj, se indikitaj per la litero C; bultenaj de paktintaj establoj, se indikitaj per la litero B; alies neoficialaj, pri kio ajn utila por la evoluo de Esperantio, se indikitaj per la litero A. Kaj pri Eŭropaj institucioj, se indikitaj per la litero E.
Eblas SENDI KOMENTARION aŭ ARTIKOLON tra la redakcia adreso.
Publikigo estas rajto por kiu havas la esperantan civitanecon, laŭdiskrecia por la ceteraj.
Eblas donaci monon por subteni nin pere de PayPal-konto: bonvolu demandi tra la redakcio
.
Nia poŝta adreso: Esperanta Civito > HeKo, strato Edinburgo 26, BE-1050 Bruselo (Belgio)


HeKo 704 1-B, 22 mar 19: Esperanta Naturamikaro asembleos en Italio


La Komitato de Esperanta Naturamikaro prokrastis la Asembleon de la societo ĝis la 23a de majo 2019, vespere, en Salo' (Italio). La prokrasto ebligas la partoprenon de pluraj eksterlandaj (nehispanaj) membroj de ENa.

La tagordo restas la sama, sed eble aldoniĝos ero pri la Komitato mem, pro eventuala rotacio de internaj oficoj, specife la elekto de nova sekretario (ĝis nun c-ino Perla Martinelli).

Dum la sama semajno okazos ekskursaro ĉe la Garda Lago, kadre de naturamika aranĝo.

[HeKo 704 1-B, 22 mar 19]


HeKo 703 9-B, 18 mar 19: Presata la aprila numero (298) de "Literatura Foiro"


Ĉiam tre akurate, "Literatura Foiro" atingis la duan numeron de sia 50a jarkolekto, la aprilan de 2019 (298). Mankas nur du numeroj ĝis la tricenta, kaj ene de du jaroj ĝi superos la solan rekordon kiu ankoraŭ mankas al LF kiel kultura revuo en esperanto: la nombro da eldonitaj numeroj ("Fonto" atingis 312). Paralele akuratas alia kultura revuo, "La Gazeto" (eldonas OSIEK); dum "Beletra Almanako" (eldonas Mondial) malfruas du numerojn, do ok monatojn (lastis la junia 2018, aperinta en aŭtuno).
...

Legu pli


HeKo 703 8-B, 14 mar 19: "Breve historia cultural" por hispanlingvaj kleruloj


"Ĉi tiu libreto, fakte longa eseo, originas el la bezono respondi al oftaj demandoj de PEN-membroj pri la esperanto-literaturo. Ĝi pretiĝis en la hispana, danke al la valora kunlaboro de María Elena Ruiz Cruz, kaj ĝi pretiĝas en aliaj lingvoj, danke al diversaj talentaj geamikoj. Ĝi ankaŭ respondas al pli profunda bezono, nome doni veran, aŭtentan kaj realan bildon pri la fenomeno Esperanto, for de la mensogoj kaj de neesperantistoj kaj de esperantistoj." Tiel prof. Giorgio Silfer komencis hieraŭ sian prezenton, okaze de la premiero de la verko "Breve historia cultural de la comunidad esperantófona", eldonita de la prestiĝa entrepreno Porrúa en Meksikurbo.
...

Legu pli


HeKo 703 7-A, 13 mar 19: Nur tri beletraj verkistoj en la Akademio de Esperanto


En sia pli ol centdek-jara historio la Akademio de Esperanto neniam estis tiom snobata de beletraj verkistoj. Neniu membro de la Esperanta PEN sidas en ĝi, escepte de prof. Carlo Minnaja, kiu tamen estas ankaŭ membro de la Akademio Literatura de Esperanto. De ĉi-lasta, krom c-ano Minnaja, sidas en AdE nur ges-roj Gerrit Berveling kaj Barbara Pietrzak.

Verdire oni rajtas profunde dubi pri s-ino Pietrzak kiel beletristino, sed kompense romanistino Anna Löwenstein, kiu membras nek en PEN nek en ALE, sidas en AdE. La situacio katastrofas ankaŭ rilate al virinoj: ili restas nur kvin el kvardek kvar; tamen pli da virinoj ol beletraj verkistoj entute.
...

Legu pli


HeKo 703 6-A, 12 mar 19: Kiu kulpus pro kvante fiaska UK 2019?


La kvara Universala Kongreso en Finnlando estos certe la plej malgranda, kompare kun tiuj en 1922, 1969 kaj 1995. Ĝis hodiaŭ aliĝis nur 666 personoj (hazarde, la nombro de la diabla besto), dum ekzemple UK en Islando atingis 785 aliĝojn je 15 marto 2013, kaj sume registris 1.034 nomojn.

Laŭ publika aserto de Osmo Buller, kulpus la plialtigo de la kongresaj kotizoj, kombinita al la radikala plialtigo de membrokotizoj por la pli riĉaj landoj: "la senteblaj plialtigoj de ambaŭ specoj de kotizoj subfosas la aliĝemon al la UK en Lahtio", li deklaris al la Komitato, konkludante ke "la nuna sistemo vere estis mispaŝo".
...

Legu pli


HeKo-arkivo

Esperanta Civito