Esperanta Civito

Aperis la numero 26 de "Esperantista Tribuno"

La 26a numero de “Esperantista Tribuno” jam aperis. Per artikolo de c-ino Dimitrinka Kateva la bulteno de la Esperantista Domo de Kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” en Razgrado enkondukas la temon “Kion la bulgaroj donis al la mondo?”.

La cent dudek jaroj de la naskiĝo de Atanas Danĉev Atanasov / ADA, la Zamenhofaj tagoj en decembro 2011, la ora nuptofesto de c-ino Radka kaj Georgi Stojanov, la partopreno de la esperantistaj kantgrupoj “Sopiro” kaj “Espero” en la dua Internacia Esperanto-Festivalo en Karlovo estas inter la traktitaj temoj, kun pluraj fotoj. En la numero -- kroniko de la esperantista vivo en Razgrado.

La ĉi-jara EKRA en Razgrado, la 22a sinsekve, kompreneble estas la akcento en la bulteno, per artikolo pri la kultura festo kaj bukedo el premiitaj verkoj en la internacia literatura konkurso, kiu pasas sub la aŭspicio de la revuo “Literatura Foiro”. La prezentitaj aŭtoroj estas Lina Gabrielli, Lenke Szász, Georgi Pasev, Alberto García, Katja Draganova, Radka Stojanova kaj Elena Popova.

“Esperantista Tribuno” aperigas la informon de HeKo pri la PEN-Premio “La Verko de la Jaro” 2011 al “Kardo sur kasko” de c-ino Ivaniĉka Maĝarova.

Lilia Nikolova recenzas la libron “Meditadoj el la animo” de Paiva Netto, Ivaniĉka Maĝarova prezentas la libron “Mi renkontas vortojn” de Zdenka Bergrová.

La bulteno informas ankaŭ pri la 78a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj okazinta en Kievo.

La rubriko pri sano proponas receptojn de ĵeleoj kun mielo.

“Esperantista Tribuno” estas mendebla en papera aŭ reta versio ĉe <esperanto_razgrad ĉe mail.bg> aŭ tra nia redakcio.

[HeKo 513 9-B, 26 aŭg 12]


Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0438 s s 
  Total: 0.0580 s s