Esperanta Civito

Zamenhofologia Semajnfino en Andaluzio

La naturamika Esperanto-Domo en Andaluzio gastigos 15-16 decembro 2012 la unuan kulturan semajnfinon, dediĉitan laŭ la dato al Lazaro Ludoviko Zamenhof.

Prof. d-ro Walter Zelazny, senatano de la Esperanta Civito, estos la ĉefa preleganto. Lin apudos lia kolego sen. Giorgio Silfer. Ilia ĉeesto estas jam certa, dum oni esperas la baldaŭan konfirmon ankaŭ de c-ano Bertil Nilsson.

Post kelkjara laboro kaj atendo de decido, fine grava nacia eldonejo produktos pollingvan libron de sen. Zelazny pri L. L. Zamenhof, laŭ projekto kiu fakte startis antaŭ kvin jaroj. La Zamenhofologia Semajnfino en Malago enfokusiĝos pri tiu verko, kiu reprezentas gravan novaĵon en la biografiaro de la kreinto de esperanto. La elekto de la Esperanto-Domo ĉe la Mediteraneo por premiere prezenti la verkon aparte honoras la strebojn de la fondintoj de la baldaŭ inaŭgurota sidejo.

Pro la dimensio de la prelegejo, al la Zamenhofologia Semajnfino ne povas aliĝi pli ol dudeko da personoj. Tial estas rekomendate aliĝi kiel eble plej baldaŭ. Informoj tra naturamik ĉe esperantio.net aŭ ankaŭ nia redakcio.

[HeKo 515 7-B, 23 sep 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0153 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0383 s s 
  Total: 0.0536 s s