Esperanta Civito

La malpermesata lingvo: nia strategio en PEN

La delegitoj de la Esperanta PEN ĉe la Komitato pri lingvaj rajtoj kaj ĉe tiu pri verkistoj en prizono ĵus ellaboris komunan strategion, cetere inspiritan de la decidoj alprenitaj de la estraro de nia PEN-Centro pasintjare.

D-ino Chiara Macconi kaj sen. Giorgio Silfer hieraŭ interkonsentis pri la okazigo de publika kultura vespero dediĉita al la finn-ugraj popoloj, en Milano en novembro 2012. La plej grava minoritata lingvogrupo en Eŭropo estas fakte en danĝero ĝuste pro sia lingvouzo. La plej kruela situacio koncernas la hungaran en Slovakio, kie ankoraŭ funkcias la fifamaj dekretoj Benes, kun grava stato de diskriminacio, al kiu respondas granda kultura deprimo ĉe la finn-ugraj popoloj ene de la Rusa Federacio.

Se unuflanke brilas la bona ekzemplo de Slovenio, kiu enkondukis la hungaran kaj la italan kiel oficialajn lingvojn apud la slovena, aliflanke draste malfortiĝis la pozicio de la gepatra lingvo en Transilvanio kaj Ukrainio, dum en Serbio la hungarparolantoj estas konstante viktimoj de surstrataj agresoj, plej ofte senpunaj pro senefika justico. Kaj la tradicia kaj kultura evoluigo de la indiĝenaj popoloj estas minacata inter la Balta maro kaj la Uraloj.

La vicprezidanto de la Esperanta PEN, c-ano Gyorgy Nanovfszky, kiu estas samtempe la prezidanto de la monda asocio de la finn-ugraj popoloj, estas invitita prelegi pri la temo, en esperanto kun sekva traduko, al plejparte neesperantista publiko. La kunordiganto de la iniciato estas d-ino Macconi.

[HeKo 516 5-B, 2 okt 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0131 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0429 s s 
  Total: 0.0561 s s