Esperanta Civito

ENa prezentas nian lingvon en Malago


Prezento pri esperanto en la sidejo de la Tempobanko en Malago-Orienta, kie situas la inaŭgurota Esperanto-Domo, arigis atentan publikon hodiaŭ vespere ĉe moderne ekipita Domo de la Asocioj en la kvartalo. Alestis dekkvino da personoj, inter kiuj neniu loka esperantisto: kio pruvas la sukceson de la aranĝo, ĉar ĝi celis eksteran publikon. La vesperon kunorganizis Esperanta Naturamikaro, kies sidejo ne foras de la Domo de la Asocioj.

La prezenton faris prof. Giorgio Silfer, flue parolante en la kastilia lingvo. Prezidis la sekretario de ENa, c-ino Perla Martinelli, kiu antaŭe kunordigis kunveneton de la Tempobankaninoj helpantaj por la inaŭguro. Laŭ peto de la Tempobanka prezidantino, s-ino Carmen Brown, la prelego estis enfokusigita al la historio de esperanto kiel kultura kaj socia fenomeno.

Komence sen. Silfer emfazis la rilaton inter Malago kaj esperanto: ĝi estas la unua urbo en la tuta hispanlingva mondo, eĉ en la tuta latinida, kie fondiĝis esperanto-klubo, aktiva jam en 1892 (kronologie la kvina sur la planedo). Malago do avangardas en la historio de la homaro, kiel pruvas ankaŭ la interkultureco de la gastiganta domo: estas do memkompreneble ke ĝi estis elektita kiel sidejo de la sola asocio inspirita de la naturamika filozofio, efektive registrita en Hispanio, siavice uzanta esperanton.

La preleganto disvolvis, en mirige konciza kaj klara prezento, jarmilojn de la historio de la homaro, montrante la evoluon de la koncepto de lingva diverseco, almenaŭ en la eŭropa civilizo. Al tio kontribuis esence la biblia kredo pri puno pro homa peko (la malbeno de Babelo) unuflanke, kaj la platona analizo pri la manko de lingva unueco (specife en "Kratilo") aliflanke. Laŭ tiuj premisoj dum la meza kaj moderna epokoj evoluis la serĉado de la perfekta lingvo, kiu jen estu la retrovita parolo de Adamo, jen estu kvazaŭ ŝtono de la saĝuloj en lingvistiko, jen reflektu en la komunikado la precizecon de matematika universalo, laŭ Kartezio kaj posteuloj. La deknaŭa jarcento produktis la unuajn planlingvojn uzeblajn ne nur skribe, sed ankaŭ parole, inter kiuj nur esperanto sukcesos krei konsiderindan socian kaj kulturan fenomenon.

Laŭ sen. Silfer la kialo de la relativa sukceso de esperanto nestas en la originaleco de la projekto de Zamenhof. Zamenhof strebis per la internacia lingvo trafi du celojn: realigi la revon multjarcentan de lingva unueco kaj solvi la hebrean demandon. Antaŭsentante, kiel aliaj originalaj hebreaj intelektuloj (ekzemple Kafka), Holokaŭston, Zamenhof donis sian proponon por preventi ĝin. El la kunfando de la zamenhofaj kaj interlingvistikaj aspiroj, disvolvitaj tra la literatura kaj socia uzo, fontas la originala kulturo de la esperanta popolo.

La publiko faris multajn demandojn pri la karakterizoj de tiu kulturo kaj la disvastiĝo de la lingvo, al kiuj la preleganto respondis interalie per precizaj statistikaj datumoj (ekzemple la kvantoj de diplomitoj en Hungario, aŭ la amplekso de la uzo en interreto). Profundiĝo pri la strukturo kaj leksiko de esperanto estos temo de alia renkonto, post la inaŭguro de la Esperanto-Domo.

[HeKo 516 8-B, 8 okt 12]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0455 s s 
  Total: 0.0601 s s