Esperanta Civito

Senato kaj Kapitulo kvorumas en Andaluzio


Kaj la leĝodona kaj la ekzekutiva povoj de la Esperanta Civito kunvenos kvorume en Andaluzio ĉi-semajne, sub la prezido de la Konsulo, sen. Marie-France Conde Rey.

La Senata sesio vidos la partoprenon de almenaŭ dek el dek naŭ membroj, nome por la opozicioj Anna Bartek (Blanka grupo) kaj Dieter Rooke (Ruĝa grupo) kaj por la majoritato (Verda grupo) Marie-France Conde Rey, Ljubomir Trifonĉovski, Joel Batila, Agneta Emanuelsson, Jarl Hammarberg, Julio Herrero, Riichi Karibe, Giorgio Silfer: entute ok eŭropanoj, unu afrikano, unu aziano. Pri la neĉeestontaj parlamentanoj necesas klarigi ke la strikta situacio en Eŭropo malhelpas la akiron de vizoj por preskaŭ ĉiuj afrikanoj: tio estas konata fenomeno, kiun eblos eviti venontjare, kiam la Civita Parlamento estos kunvokita al Burundio.

La Kapitulo kunvenos unuafoje morgaŭ, 10 oktobro 2012: ĉeestos kvin el naŭ membroj, nome Conde Rey, Trifonĉovski, Herrero, Martinelli kaj Silfer.

Por la Forumo, inter efektivaj kaj observantaj delegitoj, certe ĉeestos la sekvaj paktintoj: Esperanta Naturamikaro, Esperanta PEN-Centro, Fajszi Amika Rondo, Feminisma Esperanta Movado, Kultura Centro Esperantista, Kooperativo de Literatura Foiro, redakcioj de "Femina", "Heroldo de Esperanto", "Literatura Foiro".

[HeKo 516 9-C, 9 okt 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0130 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0419 s s 
  Total: 0.0549 s s