Esperanta Civito

Enhavo de "Homarane" numero 2


La dua numero de "Homarane", ĉefredaktita de c-ano Bertil Nilsson, estos malpli ampleksa ol la unua, sed almenaŭ same interesa. La ĉefa temo de ĉi tiu kajero pri religio, filozofio kaj socio, eldonata de LF-koop, ĉi-foje estas la religiaj fenomenoj iel ligitaj al esperanto.

La plej vastan eseon, ĉirkaŭ 30-paĝan, proponas sen. Giorgio Silfer, kun profunda historia trarigardo pri la rilatoj inter bahaismo kaj esperantismo: verŝajne la plej kompleta studo ĝis nun aperinta, eventuale kun ekzegezaj sed certe sen propagandaj aŭ hagiografiaj trajtoj.

Simile orientita estas la esplormetodo de pastro Leif G. Nordenstorm, aŭtoro de eseo pri Oomoto. Dum f-ino Rita Valĉiukaite prezentas la kosmologion de Martinus.

Hilelismo kaj homaranismo ĉeestas en du gravaj artikoloj de c-anoj prof. Walter Zelazny kaj mag. Francisko Degoul, el la pasintjara simpozio en Ĉaŭdefono.

Rimarkindaj estas ankaŭ du kontribuoj de teologo c-ano Vinko Oŝlak kaj alia (pri liturgio en la protestantismo) de s-ro Wolfram Rohlof.

Recenzoj kaj artikoletoj el Homaropedio (verkata enciklopedio pri homaranismo) kompletigas la kajeron.

"Homarane" estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio, aŭ tra la eldonejo: <lf-koop ĉe esperantio.net>.

[HeKo 517 2-B, 11 okt 12]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0130 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0384 s s 
  Total: 0.0514 s s