Esperanta Civito

Esperanto Gården havas novan estraron

Du "eksterlandanoj" okupas la ĉefajn funkciojn en la kooperativo posedanta  Esperanto-Gården en Svedio: nova prezidanto estas Anna Ritamäki-Sjöstrand, finnino, kaj nova sekretario estas svedo loĝanta en Norvegio, d-ro Tomas Jansson. La antaŭa prezidanto, c-ano Lennart Svensson, fariĝis vicprezidanto kaj daŭre prizorgos la Domon.

Tiuj decidoj fontis el la jarkunveno 13 oktobro 2012, kiu elektis al la estraro ankaŭ Jan Svensson kaj Anders Rylander (kasisto). Vicestraranoj estas Hokan Lundberg (nova) kaj Douglas Draper.

La jarkunveno donis al Bengt Nordlöf la taskon esti kunvokanto de la elektoprepara grupo. Li ankaŭ plenumas la rolon de konstanta estrara konsilanto.

Inter la prioritatoj de la nova estraro troviĝas organizado de somera esperanto-kurso dum la semajno antaŭ la Universala Kongreso en Rejkjaviko.

[HeKo 517 6-A, 15 okt 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0423 s s 
  Total: 0.0559 s s