Esperanta Civito

UEA firme kuplita al la lastaj komunistaj bastionoj

Universala Esperanto-Asocio estas pli kaj pli kuplita al la lastaj komunistaj bastionoj, laŭ akso de Hanojo al Havano, pasante tra Pekino. Tiuj ŝajnas la plej ŝatataj landoj por Roterdamo, ankaŭ laŭ la lasta gazetara komuniko dissendita de Osmo Buller, ĝenerala direktoro, sube legebla. S-ro Buller mem, antaŭ ol dungiĝi ĉe UEA, estis profesia funkciulo de la komunista partio en Finnlando.

* * *

La Ĝenerala Direktoro de UEA Osmo Buller restadis en Havano de la 21a ĝis la 28a de oktobro. Krom esperantistoj li renkontis la vicministron pri kulturo Fernando Rojas kaj prelegis ĉe la Kuba Asocio por Unuiĝintaj Nacioj. Propran tuŝon al la vizito donis la uragano Sandy, kvankam ĝi furiozis en la orienta parto de la lando kaj lasis Havanon en sia periferio.
La renkontiĝon kun vicministro Rojas partoprenis ankaŭ Alberto Calienes kaj Alberto Pineda, respektive prezidanto kaj estrarano de Kuba Esperanto-Asocio. Buller dankis al Rojas pro ties granda persona kontribuo al la sukceso de la 95a Universala Kongreso en Havano en 2010. Rojas estis ĝia Alta Protektanto kaj aktive sekvis kaj apogis ĝiajn preparojn jam ekde 2008, kiam li unuafoje renkontis direktoron Buller. Oni traktis kelkajn komunajn planojn de UEA kaj KEA, al kies antaŭenigo la vicministro promesis sian helpon. Rojas estis aparte kontenta aŭdi, ke la 95a UK forte stimulis la kuban movadon. Nun KEA havas membrojn en ĉiu provinco, kaj multaj talentaj kaj entuziasmaj gejunuloj aperis en ĝiaj vicoj.

La 23an de oktobro, antautxage de la Tago de Unuiĝintaj Nacioj, Buller prelegis pri la historio kaj nuna stato de esperanto en la sidejo de la Kuba Asocio por UN. La aranĝo estis dediĉita al la 125-jariĝo de esperanto kaj enkondukis ĝin la vicdirektoro de la Asocio, ambasadoro Aramís Fuente Hernández. Lia kono de la historio de esperanto ne plu surprizis Buller, kiu jam antaŭe havis kun li longan konversacion. Inter kvardeko da aŭskultantoj estis Pham Thanh Nghe (ataŝeo de la vjetnama ambasado), Ana María Díaz Canals (direktorino de la Fremdlingva Eldonejo José Martí), ĵurnalistoj kaj reprezentantoj de kulturaj kaj edukaj instancoj k.a. organizaĵoj. Ĉeestis ankaŭ estraranino de UEA Maritza Gutiérrez.

La aranĝo ĉe la Asocio por UN ricevis vastan reeĥon en la gazetaro, radio kaj televido. La Kuba Nacia Televido dediĉis al ĝi preskaŭ kvaronhoran programeron. Krome, jam antaŭ la alveno de Buller la agentejo Prensa Latina
amplekse informis pri la vizito.

Meze de la restado de Buller la lando estis atakita de la uragano Sandy, kiu faris grandegan detruon en la orienta parto de Kubo. La estraro de KEA tuj ekinventaris la damaĝojn al esperantistoj kaj okazigis krizkunvenon kun Buller por plani la helpagadon. Inter siaj unuaj agoj KEA komencis monkolektadon inter siaj membroj. Krome, Buller transdonis al KEA 500 eŭrojn kiel subtenon de la Konto Espero de UEA por la esperantistaj viktimoj.

[HeKo 518 7-A, 2 nov 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0126 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0424 s s 
  Total: 0.0550 s s