Esperanta Civito

Esperanto-Domo en Andaluzio parte restrukturita


Akurate finiĝis la parta restrukturigo de la naturamika Esperanto-Domo en Malago, antaŭvidita por la semajnoj tuj post la inaŭguro, 12 oktobro 2012. Ĝis la fino de novembro estos plenumita la necesa farbado post la intervenoj.

Ekde hodiaŭ la Domo konsistas el du praktike aŭtonomaj loĝejoj. La plej alta etaĝo havas nun la mankintan banĉambron kun duŝejo kaj klozeto, apud komforta dulita ĉambro, kies tegmento ekhavis duoblan plafonon, kaj vasta balkono uzebla ankaŭ por manĝoj, ĉar tie fornelo estas facile instalebla. Ĉi tiu atika parto de la Domo ricevis la nomon Mevonesto.

Sur la intera etaĝo duoblan plafonon ricevis la kontoro, sed pli gravan intervenon ricevis la "patio", kie sub la ŝtuparo al la Mevonesto estis konstruita lokaleto por lavmaŝino kaj tualetejo.

Sur la teretaĝo okazis la necesaj intervenoj por kunligi la higienan sistemon de la banĉambro al la supraj tualetejoj, kaj por forigi la vaporojn el la kuirejo. La vasta duŝplato estis anstataŭigita per bankuvo. Antaŭ la fino de novembro estos instalitaj la balustradetoj por la ŝtuparo al la supra etaĝo.

La restrukturigo de la Mevonesto postulis la partan alilokadon de la dormoĉambra fenestro kaj la instalon de fenestreto ĉe la nova banĉambro, plus la konstruon de pordo de la dormoĉambro al la balkono. Ankaŭ la pordo de la placeto sur la intera etaĝo estis iom alilokita, por krei spacon ĉe la subŝtupara lokaleto. La restrukturigo bezonis materialojn kaj metalajn kaj masonajn, kaj postulis la laboron de entute ses andaluzaj laboristoj, laŭ diversaj fakoj: ili plenumis la projekton kompetente kaj rapide, malgraŭ malfavoraj veterkondiĉoj (en Malago pluvadis dum la lastaj tri semajnoj, fenomeno ne konata de post tridek jaroj).

Kvankam la kostoj de ĉi tiu restrukturigo ne atingas sumon egalan al ok procentoj de la domkosto, oni povas trankvile konsideri ke la valoro de la Domo altiĝis je dudek procentoj. La restrukturigon financis iomete asekuro (nova bankuvo), parte Fondumo Pro Esperanto kaj grandparte c-ino Perla Martinelli. La du lastaj estas repagotaj per luigoj al privatuloj, precipe dum la someraj monatoj. La laborojn kunordigis Fondumo Pro Esperanto, kiel regio administranta diversajn nemoveblaĵojn kadre de la Esperanta Civito.

[HeKo 519 8-C, 15 nov 12]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0426 s s 
  Total: 0.0560 s s