Esperanta Civito

Verko de Zelazny prezentita en Roterdamo

La biografio de Lazaro Ludoviko Zamenhof, kies verkadon sen. prof. d-ro Walter Zelazny entreprenis laŭ instigo de la Esperanta Civito, estis prezentita en Roterdamo 24 novembro 2012 fare de la ĝenerala sekretario de Universala Esperanto-Asocio, s-ino Barbara Pietrzak, laŭ komuniko de la ĝenerala direktoro de UEA, s-ro Osmo Buller:

"Tonkin prezentis la libron "Pri homoj kaj verkoj" kune kun ĝia alia redaktoro Michela Lipari. La libro, lanĉita en la Hanoja UK, estas kolekto de literaturaj eseoj premiitaj en la Belartaj Konkursoj de UEA, kies prezidanto respektive sekretario Tonkin kaj Lipari estas. Ionel Onet prezentis la ĝeneralan rikolton de novaĵoj aperintaj post la antaŭa Malferma Tago. Apartan prezenton pri polaj eldonaĵoj faris Barbara Pietrzak, interalie lanĉante la pollingvan verkon "Ludwik Zamenhof" de Walter Zelazny."

La aŭtoro estas nun preparanta la esperantan version de sia libro, pri kies eldono estas interesata Kooperativo de Literatura Foiro. Kun zamenhofologoj li diskutos pri sia verko dum baldaŭa kultura semajnfino ĉe la Esperanto-Domo en Andaluzio.

[HeKo 520 9-A, 29 nov 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0184 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0474 s s 
  Total: 0.0658 s s