Esperanta Civito

Plia stopo por László Szilvási

Denove ruĝa lumo kontraŭ László Szilvási fare de la demokrata asembleo de Hungaria Esperanto-Asocio, kunveninta 11 novembro 2012.

Inter sep kandidatoj por sep postenoj en la estraro, nur unu ne estis elektita, ricevinte nur unu voĉon: la sola kandidato kiu esprimis sin favore al Szilvási. Aldone, Szilvási mem ne estis elektita al la du komisionoj por kiuj li kandidatiĝis.

Sed pli grave, ankaŭ danke al la rezoluta alparolo de c-ano d-ro György Nanovfszky, kiu petis de la koncernaj responsuloj la konkretajn pruvojn pri la kredito postulata de s-ro Szilvási ĉe HEA, haltis la koncerna intertraktado: la kredito estas ankoraŭ pruvenda.

La Asembleo reelektis c-anon Imre Szabó prezidanto de HEA: post pli frua decido rezigni, li akceptis rekandidatiĝi. Male restis firma je sia decido sen. Anna Bartek, kiu ne rekandidatiĝis al la estraro (nomata Komitato) proteste kontraŭ la disponeblo pagi ion al s-ro Szilvási ("persona non grata" ankaŭ ĉe la Esperanta Civito, pro mensogoj en sia tiama gazeto "Eventoj").

[HeKo 521 4-A, 2 dec 12]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0152 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0394 s s 
  Total: 0.0546 s s