Esperanta Civito

Afriko kaj Tempobanko en la decembra Kapitulo

La Kapitulo de la Esperanta Civito kunvenis hieraŭ sub la prezido de la Konsulo, sen. Marie-France Conde Rey. Partoprenis sep el la naŭ membroj, kaj la kunsido havis ankoraŭ parte eksperimentan signifon, pro la unuafoja skajpado fare de kelkaj. En la tagordo reliefis Afriko kaj Pasvorta Reto.

Pri la unua estis definitive aprobita la kombino de tri elementoj: la 4a Afrika Esperantologia Semajno, la Parlamenta sesio, la jubilea konferenco pri Afriko. Pri la 4a AfrES responsos Kultura Centro Esperantista, kunlabore kun SIPU en Burundio; pri la konferenco mem la responso restas ĉe la kongresfako de LF-koop; pri la Parlamenta sesio la responso estas ĉe la Konsulo.

La partopreno en AfrES, kiel kutime, estos kondiĉita de la lingva nivelo ĉe la kandidatoj: la esperanta civitaneco ne estos diskriminacia elemento. La partopreno en la konferenco dependos de la interkonsento kun SIPU. Sed principe la Civito helpas por la sponsorado de afrikanoj laŭ prioritata vico: unue la parlamentanoj (tiaj estas nur en Kamerunio, Kongolando, Burundio), due la gecivitanoj (anonciĝis jam el Ganao, Togolando, Niĝerio, aldone al la menciitaj), trie la ceteraj.

Pri la Pasvorta Reto interparolis precipe la vickonsuloj kiuj jam ekzamenis la preparatajn retpaĝojn (senditajn tamen al la tuta Kapitulo). Se pri Afriko diversaj rimarkoj kaj konsiloj venis precipe de sen. Chamberline Nguefack, pri la Esperanta Tempobanko ili venis precipe de sen. Marco Cattaneo.

La Kapitulo ree kunvenos en januaro.

[HeKo 522 2-C, 12 dec 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0439 s s 
  Total: 0.0581 s s