Esperanta Civito

La junularo jarfinas en Naŭmburgo

La renovigita tradicio de la jarfina internacia seminario de la esperanto-junularo daŭras en Germanio per la 4a Junulara E-Semajno, komuna aranĝo de la landaj sekcioj de TEJO pola kaj germana.

Tra la jardekoj evoluis la profilo de la partoprenantaro kaj ties interesoj. Certe muziko kaj dancoj daŭre apartenas al la programo, apud studrondoj plej diversaj; sed ĉi-lastaj ne plu referencas al unu ĝenerala temo, des malpli al specifa invitoto (dum la unua jardeko de IS, la temon oni elektis laŭ la eblo proponi al prof. d-ro Ivo Lapenna prelegon pri "Juraj aspektoj de...").

Tre rimarkinda novaĵo kompare kun antaŭaj epokoj estas la forta ĉeesto de tabloludoj, precipe societaj alternativaj kartludoj. Malgraŭ la financa krizo en Eŭropo, neniu plu ludas monopolion...

La abunda ĉeesto de francoj jam karakterizis ISon antaŭ jardeko, sed al ĝi aldoniĝis la granda kvanto da poloj. Karakteriza novaĵo estas, ke Azion pli reprezentas ĉinoj ol japanoj.

Entute pli ol 250 personoj, sub la trideka aĝjaro krom tre malmultaj esceptoj, estas nun trapasantaj al la nova jaro en urbeto inter Halle kaj Erfurt: Naumburg-Saale, kie jam okazis IS ĉi-jarcente.

[HeKo 523 2-A, 31 dec 12]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0131 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0417 s s 
  Total: 0.0548 s s