Esperanta Civito

49aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Litovio

Ekde 1959 Baltiaj Esperanto-Tagoj okazas laŭvice en la tri baltaj respublikoj: ĉi-foje en Litovio, 6-14 julio 2013. BET enfokusiĝas al problemoj kaj spertoj de esperantista laboro.

BET-49 (ne ĉiujare okazis la aranĝo) disvolviĝos en Utena (nordorienta Litovio). La urbon ĉirkaŭas lagoj, arbaroj, montetoj. La konferencejo estos la moderne ekipita Utena universitato pri aplikitaj sciencoj

La programo enhavas iom el ĉio: tradicia, t.e. somera universitato, paroligaj kaj perfektigaj kursoj, literaturaj aranĝoj, muzikaj kaj artaj vesperoj, debatoj pri situacio kaj problemoj de Esperanto-movado en Baltiaj landoj, tradukista kurso, pedagogia seminario, seminario de klubestroj kaj aktivuloj, movada lernejo, sciencteknikaj kaj fakaj aranĝoj, instruado de kantoj, junularaj aranĝoj, konkursoj, kvizoj, distraj programeroj, ekskursoj tra la urbo kaj aliaj apudaj vidindaĵoj, diskutoj, forumoj, libroservo, interkona vespero, diservo, baza konatiĝo kun litova lingvo kaj kulturo, ekspozicioj, filmoj kaj lumbildoj, gazetara konferenco, sportaj ludoj, oficiala malfermo kaj fermo, adiaŭa vespero ktp.

La organizon transprenis Litova Esperanto-Asocio, sub la prezido de s-ro Povilas Jegorovas. Informas: LEA, p.k. 167, LT-44287 Kaunas, Litovio. Eblas aliĝi telefakse: +370-37-228616 aŭ rete: <litova.ea @ mail.lt>

[HeKo 524 2-A, 8 jan 13]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0164 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0655 s s 
  Total: 0.0819 s s