Esperanta Civito

Interpelacio pri afrika senatano

Preamblo
Sen. Dieter Rooke (Ruĝa grupo) demandis pri la rilatoj inter la kvestoro kaj sen. Alphonse Waseka (Verda grupo), koncerne lian nepartoprenon en la senata sesio de oktobro 2012 en Malago.

De jure 
Lia demando estas klasita kiel interpelacio, laŭ la artikolo 27, paragrafo 1 de la senata reglamento, kvankam ĝi ne estas adresita al la Konsulo, sed al la Senato.

Interpelacii signifas postuli de la Konsulo klarigon pri unuopaj agoj de la Kapitulo aŭ de ŝi mem. La respondo estas deviga, publika kaj en skriba formo.

Transdonante al la vickonsulo pri financoj la taskon respondi al la interpelacio de sen. Rooke, la Konsulo implice konsideras ke la agado de la kvestoro situas en la sfero de la delegoj atribuitaj de la Konsulo al la vickonsulo pri financoj, kaj la kvestoro mem, en kazo de neceso, povus sin turni al la Kapitulo pasante tra la vickonsulo pri financoj, anstataŭ rekte al la Konsulo. Tio estas do grava precedenco, ĉar la kvestoro, kiel kasisto de la Parlamento, do funkciulo de la leĝodona povo, iĝas tamen dependa de la ekzekutiva povo; krome, la kvestoro povintus referenci al alia vickonsulo, ekz. tiu pri internaj aferoj, sed la komisio de la Konsulo klarigas la proceduron.

De facto
La kvestoro povas promesi sian apogon, sed neniam promesas bonan rezulton. Do certe la kvestoro neniam promesis al iu ajn ke li iros ien ajn. La kvestoro nur helpas por organizi la vojaĝon, trovi la tranoktejon, akiri la eventualan vizon por la membroj de la Senato. Tion la kvestoro plenumis ankaŭ por la Senata sesio de oktobro 2012.

En la kazo de la afrikanoj, neniu el ili membras en opozicia grupo, sekve ilia eventuala neĉeesto tute ne damaĝas la opozicion, sed eventuale damaĝas la majoritaton (por "bonlingvanoj": majoritato ne estas plimulto, sed speco de plimulto, nome tiu kiu daŭre plimultas dum tuta mandato; analoge pri minoritato; povus ekesti provizora plimulto pro konverĝo de la minoritato kun parto de la majoritato). Politike, la Ruĝa grupo ne havas do motivon por plendi.

Notindas ankaŭ, ke la senata sesio estis kvoruma, malgraŭ la neĉeesto de afrikanoj (kaj de amerikano). Sekve ne okazis perturbo en la senataj laboroj.

Rezultas ke la kvestoro efektive kaj skrupule helpis al ĉiu partoprenonto por atingi Malagon. La loĝigan servon kaj la senpagan transporton per taksio de la flughaveno kaj reen zorgis la surloka paktinto, nome Esperanta Naturamikaro (ENa).

Rezultas ke kelkaj senatanoj (ĝuste kvar el la kvin afrikanoj) bezonas vizon por eniri Hispanion. La senatano sen tiu bezono (el Kabindo) trankvile venis kaj partoprenis la sesion. Por la ceteraj la vizopeto estis komisiita al ENa, kiel establo registrita en la gastiganta lando.

Rezultas ke, antaŭ ol sendi invitleterojn al la vizotoj unuope, ENa informiĝis ĉe la ŝtataj instancoj en Hispanio. El tio ENa ricevis negativan respondon: pro la situacio en la lando, praktike neniu ricevas vizon por partopreni kongresan aranĝon. Tion spertis kaj spertas jam ĉiuj kongresoj. Tial pri la nepartopreno de kvar el kvin afrikanoj ne imputeblas la kvestoro, sed nur la hispanaj aŭtoritatoj.

Estas rimarkinde, ke la vizoproblemo staras sendepende de la veturkostoj. Jen pruvo: en 2011 unu el la delegitoj de burundia establo ĉe la Forumo portempe rezidis en Francio; la kvestoro aĉetis por li la flugbileton Parizo-Milano-Parizo kaj sendis ĝin al li; li konfirmis la ricevon, sed ne povis partopreni la parlamentan sesion en Milano, ĉar lia provizora restadpermeso en Francio ne sufiĉis por la itala aŭtoritato; li informis nur lastmomente pri tio, kaj malgraŭ letero al la itala konsulejo en Parizo li sukcesis fari nenion. Tio kaŭzis financan perdon al la Esperanta Civito, krom tempoperdo al la kvestoro.

Konkludo
La konduto de la kvestoro konformis al la konjunkturo kaj neniu plia klarigo estas ŝuldata. Ĉi tiu respondo utilas por ĉiu estonta simila kazo.

Post illa
Pri la akreco de la dokumenta problemo en Eŭropo la Ruĝa grupestro scias pli ol aliaj, ĉar li mem spertis tion en Malago, ĝuste okaze de la koncernata sesio. Reveturonte al Svislando, lia edzino estis haltigita de flugkompania deĵoranto, ĉar ŝia persona dokumento montriĝis malsufiĉa. Tio okazis lastmomente, la senatano flugis sola al Ĝenevo kaj lia edzino restis en la haveno. Nur pro la afableco de hispana vojaĝanto ŝi povis telefoni al la Esperanto-Domo en Andaluzio, kies organizo funkciis perfekte: la sekretario (kaj domestrino) de ENa akceptis ŝin, la prezidanto de ENA trovis alian flugkompanion kiu akceptis ŝin malgraŭ la (por pedantulo) ne sufiĉa dokumento. La civitanino bezonis pasigis nur unu diurnon plian en Hispanio, kie ŝi estis senpage tranoktita kaj nutrita, krome reveturigita al la flughaveno. Laŭ la atestoj de ĉiuj gastoj en la Esperanto-Domo, ŝi alvenis en stato de ŝoko, kaj nur danke al la tiea etoso si resereniĝis. Al la oficiala adreso de ENa/Esperanta Domo ne alvenis danka mesaĝo poste, sed eble ĝi iris al la privataj adresoj de la ENa-gvidantoj. Ĉiukaze ŝia sorto pruvas, kiom pravas la organizantoj (kaj la kvestoro) atenti pri la dokumentoj, kaj neniam promesi la rezulton, nur promesi la apogon.

(sen. Giorgio Silfer, vickonsulo pri financoj)

[HeKo 524 9-C, 24 jan 13]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0156 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0609 s s 
  Total: 0.0765 s s