Esperanta Civito

KCE asembleis trankvile kaj serene

Trankvila kaj serena Asembleo de Kultura Centro Esperantista, en la nova terasetaĝa salono de la Esperanto-Domo, 26 januaro 2013, sub la prezido de sen. Giorgio Silfer. Iomete pli vasta laŭ nombro da reprezentitaj voĉoj, malgraŭ la fizika foresto de kelkaj apogantoj, kiuj fakte estas prezidintoj: Sonja Brun, David Buhlmann, Jean-Jacques Lavanchy kaj Perla Martinelli. Je la malfermo, la prezidanto aparte menciis iliajn senkulpiĝojn, bondezirante rapidan resaniĝon al la konvaleskaj. Li aldonis laŭdajn kaj gratulajn vortojn speciale pri c-ano Buhlmann, kiu ĉi-monate atingis sian 80an jaron.

La Asembleon partoprenis interalie la reprezentantoj de Svisa Esperanto-Societo, Esperanto-Societo Zuriko, Kooperativo de Literatura Foiro, Feminisma Esperanta Movado kaj Esperanta PEN-Centro, ĉiuj registritaj en Svislando.

La raportoj evidentigis ke KCE iĝis tra la jaroj pli kaj pli finance memsufiĉa danke al la luigoj. La Domo ne transformiĝis al celo, sed restis rimedo esenca por realigi ĝuste la kulturan programon. La pasinta jaro estis tamen transira, pro la fino de la restado de c-ino Martinelli en Ĉaŭdefono, la ekrezido de la nova domestro, sen. Rooke, kun sia edzino, kaj la malpli ofta alesto de sen. Silfer, prezidanto de KCE. Tio ankaŭ pezis sur la aktiveco, tiel ke okazis iom malpli da aranĝoj ol kutime, kvankam la Domo havis multe pli da luantoj ol kutime.

Aprobinte la raportojn, la Asembleo atente sekvis la lumbildan prezenton de f-ino Anikó Nemes, bibliotekistino el Budapeŝto staĝanta en Svislando kadre de akordo inspirita de direktivo Rogora. La posta debato pri la rolo de la esperanto-bibliotekoj estis aparte interesa.

La Asembleo diskutis ankaŭ la formulon, proponotan al la venontjara Asembleo, pri la reago kontraŭ personoj kiu recidive agas kontraŭ la interesoj de KCE, speciale per gazetartikoloj.

Fine, laŭ propono de c-ino Anne Marcanti, estis kreita portempa komisioneto, kiu ekzamenos kun la regio la prioritatojn por la domflegado en 2013.

[HeKo 525 3-B, 28 jan 13]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0439 s s 
  Total: 0.0585 s s