Esperanta Civito

Fondumo Pro Esperanto por 2013

La Konsilio de Fondumo Pro Esperanto (FPEF) kunvenis hodiaŭ en sia svisa sidejo, sub la prezido de sen. Marie-France Conde Rey. Ekzameninte la financan situacion, ankaŭ en rilato kun la fiska deklaro pri 2012, la Fonduma Konsilio okupiĝis pri la diversaj projektoj lige al nemoveblaĵoj, do la funkcio ne kiel mikrokredita banko sed kiel regio.

Estis alprenitaj du decidoj cele al la administra fortigo de FPEF. La unua koncernas la stabanigon de s-ino Milagros Abada, por helpi en la librotenado: ŝi estas unu el la unuaj fruktoj de la lingvokurso okazanta en Malago ĉe la naturamika Esperanto-Domo. La dua koncernas la domestrojn: kvankam ĉiu Domo aŭtonome rajtas decidi proprajn kondiĉojn en la respektivaj kontraktoj, montriĝis la oportuno fiksi framan regularon por la konduto kaj aktiveco de la domestroj; c-ano Carmine Dello Spedale, fonduma konsiliano, kaj sen. Giorgio Silfer, fonduma prokuristo, estas komisiitaj prepari la proponon, pri kiu estos petita ankaŭ la opinio de la nuntempaj domestroj en Ĉaŭdefono kaj Malago. Probable la definitiva propono estos submetita al la Kapitulo aŭ eĉ al la Forumo, se ĝi fariĝos direktivo.

La regio analizis la bezonojn de la administrataj domoj, kaj difinis por 2013 la sekvajn prioritatojn:
a) por la Domo en Svislando: restrukturi komplete la areon inter Postiers 27 kaj Postiers 29, kun duona kovro de la kostoj fare de Postiers 29, kaj duona fare de KCE; poluri, ripari kaj refarbi ĉiujn persienojn; iniciati la restrukturigon de la parto de la kantino apud la kameno;
b) por la Domo en Andaluzio: instalo de tegmenta kanaleto kaj kreo de nova fenestro en la fasado, kun duona kovro de la kostoj fare de FPEF kaj duona fare de c-ino Perla Martinelli.
La laboroj okazos fine de la somero.

Diversaj projektoj, en Italio, Germanio kaj Hungario ricevis atenton. Esplormandato pri la itala estis konfirmita al c-ano Dello Spedale (aganta por Itala Interlingvistika Centro, eventuala posedonto), kaj pri la ceteraj al la prokuristo.

Pri la projekto AmaHoro en Burundio la Konsilio insistas ke ne indas plani la vilaĝon, se la koncerna tereno restas okupita de forigendaj familioj. Tamen eblas komenci la konstruon de ŝoseo ĝis la tereno, por ne atendi tro longe. Por tio FPEF sin turnos al la Internacia Civila Servo.

[HeKo 526 9-C, 22 feb 13]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0407 s s 
  Total: 0.0553 s s