Esperanta Civito

Post tri tagoj ekos Pasvorta Reto

Kiel anoncite, la 8an de marto 2013 ekos Pasvorta Reto, la esperanta tempobanko: www.tempobanko.net

En la retejo vi vidos nur la geografian situon de la retanoj kaj ilian distribuon sur la terglobo, laŭ helpofakoj. Por kontakti ilin en la interhelpa servo necesas mem fariĝi retano. Por fariĝi retano sufiĉas kontakti la retestron per la kontaktilo, se vi havas la esperantan civitanecon. Se vi ne havas, ankaŭ eblas, laŭ proceduro klarigota de la retestro. Ĉiukaze, sendi la kontaktilon.

Se vi ne estas mem retano, vi ne povas koni la nomon kaj personajn detalojn de alia retano.

Por la plena funkciado de Pasvorta Reto necesas ankaŭ la horĉekaj libretoj. Aliĝante al PR oni aŭtomate engaĝas sin aĉeti unu el ili (laŭ indicita prezo: por la landoj en kategorio 1, temas pri 0,20 spesoj aŭ 18,- svisaj frankoj, plus la afranko). La horĉekoj cirkulados nur paperforme, do ne virtuale. Ili validos nur se stampitaj kaj estos ĝireblaj al alia retano.

Pliaj informoj ankaŭ tra nia retagentejo.

[HeKo 527 9-C, 5 mar 13]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0410 s s 
  Total: 0.0557 s s