Esperanta Civito

El kvinmilo nur sep por ses

El kvinmilo da membroj, nur sep aspiras okupi unu el la ses postenoj je dispono en la Komitato de Universala Esperanto-Asocio, per la unusola efektive demokratia baloto okazanta en UEA. Ĉu manko de intereso pri demokratio aŭ manko de intereso pri la posteno? Sed pri kia posteno temas?

Temas pri la komitatanoj siatempe (ĝis la Tonkin-epoko) elektitaj nur de la delegitoj (jes, D en la jarlibro), kaj nun de la individua membraro, proporcie al ĝia kvanto. Ili egalas proksimume al dekono de la tuta Komitato, kie do la landaj asocioj regas, ĉar plejparte temas pri iliaj reprezentantoj.

Ofte la B-komitatanoj jam sidas en la estraro, aŭ planas eksidi. Nuntempe, tio estas la kazo de Mark Fettes (Kanado), Barbara Pietrzak (Pollando), José Antonio Vergara (Ĉilio) kaj Amri Wandel (Israelo). Fettes, Pietrzak, Vergara kaj Wandel estas komitatanoj B ankaŭ en la nuna Komitato. Stefan MacGill (Hungario) membras en la nuna Komitato kiel komitatano A por ILEI. Du nunaj komitatanoj B ne rekandidatiĝis, nome Probal Dasgupta kaj Wu Guojiang. Restas nur du "novuloj": Johan Derks (Serbio) kaj Dennis Keefe (Popola Ĉinio).

La baloto ŝajnas interesa nur por sondi la gradon de populareco de la kandidato al la prezido de UEA. La eliranta prezidanto rezignis pri tia sondado.

[HeKo 528 1-A, 6 mar 13]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0414 s s 
  Total: 0.0548 s s