Esperanta Civito

En Burundio la dua Afrika Esperantologia Semajno


Je la Zamenhofa Tago estos fermita la listo de kandidatiĝoj por la dua Afrika Esperantologia Semajno, kiu disvolviĝos en la ĉefurbo de Burundio, 27 (aŭ 28) decembro 2007 - 3 (aŭ 4) januaro 2008. La programo estas la sama kiel por la unua AfrES en Lomeo, kaj la kursgvidanto estos prof. Giorgio Silfer. Post la indikita limdato okazos la selektado de la kandidatoj.

Ĝis nun dek unu kandidatoj estis akceptitaj al la fina selektado, plejparte el Burundio kaj Kongolando, sed ankaŭ Benino, Ruando, Tanzanio. Efektive la dua AfrES celas formadi esperantologojn precipe por centra kaj orienta Afriko. Por kandidatiĝi necesas kontakti individue Kulturan Centron Esperantistan, kiu prizorgas la selektadon. La postulata lingva nivelo en esperanto estas B.2 laŭ LTSEC, meza diplomo laŭ ILEI.

En Burundio aktivas por la organizado de AfrES c-ano Mushosi Birindwa kaj la paktinta establo SIPU. Pri la kvalito de AfrES indas citi la frazon de c-ano Gbeglo Koffi, Akademiano de Esperanto kaj Lingva Komitatano, iama UEA-estrarano, nuna UEA-komitatano: "Al Afriko UEA portas la gramatikon, dum la Esperanta Civito portas la kulturon".

Eblas subteni la okazigon de la Afrika Esperantologia Semajno per donaco tra Fonduso Pro Esperanto en Svislando, ankaŭ tra la uea-konto LFOI-I. Ĉiu donacinto estos dankita en la gazeto "Afrikume", suplemento al "Heroldo de Esperanto".

[HeKo 316 5-B, 27 nov 06]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0444 s s 
  Total: 0.0590 s s